マルタ4-0004

  Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj.  
Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? super la riveroj de Babilono / 「われらはバビロンの川のほとりにすわり、シオンを思い出して涙を流した。Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 詩編137:1
Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj? orfo 孤児(片親だけの場合も)
  Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem.  
Kio ŝi mem povis esti por si mem?  
kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco?  
kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? instru-it-ec/o 学識(教育・された・性質) / komplikajxoj めんどくさいことども・複雑厄介なこと
En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco,  
la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.