マルタ4-0005

  Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion.  
Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo,  
iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. tolajxo (前に出た単語だが覚えられぬ)下着などリネン製のもの
Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.  
  Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. difinita 定められた、はっきりした
Nedifinita restis la estonteco.  
Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.  
  Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado?  
ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon?  
Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. meditis 沈思した /ardantaj karboj de kameno 暖炉の赤く燃える炭
Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano,  
kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj.  
Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros! azilo 避難所、社会福祉施設、聖域