マルタ5-0002

  Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn.  
Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu voĉon grandegan,  
kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj,  
de subitaj silentiĝoj,  
de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. obtuza 鈍い〔この単語も前に出た。〕
La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, abelujo ハチの巣
en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. pleado 駆り立てる・押しやる・追い立てる
Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris,  
kaj lokon, sur kiu ĝi ripozis,  
celojn, al kiuj ĝi iris,  
ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso.