--- Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj? | atesto 証明書 |
--- Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme. | |
Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. | フランス語でかい! |
Marta parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, | |
ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, | |
sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn. | deklinigxo 逸脱、話がそれること |
--- Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui? | objektoj 科目(複数) |