| --- Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, --- ŝi diris. | |
| --- Koncerne la lastan, --- respondis la mastrino, --- | フランス語に関連して |
| mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, | |
| kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, | |
| mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. | |
| Koncerne la muzikon... volu min pardoni... | |
| mi devas scii la gradon de via artisma klereco, | |
| por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon. | konforma 適合的な |