Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. | |
Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; | |
ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; | |
ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano. | |
--- Mi devas ekludi pli bone! --- ŝi diris al si en la pensoj, | |
kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. | |
Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. | de-kutim-igx-inta 習慣をなくした |