*[マルタ] 6-0045

  --- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, --- la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. parencino 女の親族、身内。
Ĉu ŝi estas tiel alte klera?  
  --- Ne, --- respondis Zminska, --- ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.  
  Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, rigid-miena こわばった顔つきの / gliti rideto 微笑みがもれる
kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris ≪Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?≫