Inĝeniero MIKI, desegnisto de milita aviadilo OH-KA

Turmentiĝo de la desegnisto pri Speciale Ataka (Kamikaze-a) Militaviadilo 《OH-KA》 (Floro de Sakuro) --- 《Memriproĉadas ĝis sia morto》

Publikiĝas la Planpapelon kiun montras la postlasita familio de la desegnisto


liverita je 2019-04-27 10:28 Ĵurnalo NISHINIHON SHINBUN


  En la 26a de aprilo, ek-ekspoziciataj estis 77 da dokumentoj kaj materialoj, en kiu estas 30 da nepublikigitaj dokumentoj de desegna papero kaj datumoj de la eksperimentoj de Kamikazea Aviadilo 《OH-KA》. La desegnisto MIKI-Tadanao (1909-2005) post la Dua Mondomilito dediĉis sian scion al desegnado de la vagono de SHINKANSEN-trajno k.a. ĵurante, ke 《mi neniam helpu al milito》. La postlasita familio donis la dokumentaron volante jene, 《ni volas sciigi pri vero de MIKI, kiu daŭre sinpentadis kaj suferadis》.
  OH-KA havas nur unu seĝo, la longeco estas ses metroj, tuta pezo estas 2 tunoj. Ĝi estas 《kamikaze-ilo》, kiu ne havas motoron, ŝarĝite 1.2 tunajn bombon je la nazo, ĉe 3 kilometrojn alte lanĉite el patrina-aviadilo, plonĝas al malamika ŝipego je rapideco pli ol 600 kilometrojn en horo per raketa jeto kunportante la homo. Ĝi ne havas alteriĝilon. Se ĝi unu fojon estus lanĉita, mekanisme ĝi ne povas reveni vive. Do oni nomis ĝin 《Homa Bombo》. La OH-KAa trupo estis en USA-aerofloto de mar-armeo ekde februaro de 1945 ĝis la fino de la milito.
  S-ro MIKI devenas de la gubernio KAGAWA. Diplomite de la eksa Tokia Imperia Universitato, li fariĝis inĝeniera soldato de la eksa mar-armeo. La komenco de evoluo de OH-KA, kiu komenciĝis en aŭgusto 1944 li oponis al tio, 《tio estas profano kontraŭ scienca-teknologio》, sed li ne povis malobei ordonon de superulo, kaj li kompletigis provaĵon en du monatoj kaj dunono. Post la milito li havis konsciencon de peko, ke li lasis multajn junulojn morti milite, kaj tial li ĵuris 《neniam utiligi sciencon por militaj aferoj》, kaj li rifuzis inviton de la Nacia Polica Rezervistaro (posta Defenda Korpuso), kaj enoficiĝis en la Nacian Fervojon. Li evoluis la unuan vagonon 《SHINKANSEN de 0-sistemo》, 《Romans Car》 de ODAKYU-fervojo. Li kontribuis al la evoluo de fervojo. En la 1980aj jaroj, li organizis la opozician movadon kontraŭ la konstruo de Usona armea loĝejo en la urbo ZUSHI de la gubernio Kanagawa.
  La dokumentojn posedas s-ino TANASAWA-Naoko (76, en la urbo ZUSHI), la dua filino de s-ro MIKI, emerita profesoro de la universitato TOOYOO-Daigaku. Nepublikigitaj dokumentoj estas montrataj: la desegnaĵoj, eksperimentaj datumoj je ventotunero, protokoloj de mararmeo, manskribaĵoj de s-ro MIKI, kiun postmilite li redaktis cirkonstancojn pri la plano. S-ino TANASAWA diris: 《mia patro, kiu preskaŭ subpremiĝi pro memriproĉado, apenaŭ eltenis sin per droni sin al evoluo de SHINKANSEN-fervojo. Li ne pardonis sin ĝis sia morto.》 La ekspozicio daŭras ĝis la 9a de junio.

https://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20190427-00010000-nishinpc-soci