*[マルタ] 6-0058

  Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, kun avideco: 渇望を以て
sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.  
  --- Sinjorino! ŝi diris, --- ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?  
  Zminska ekridetis mallaŭte,  
  --- Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.? "kancelari/istoj: 秘書、官公庁の事務員
magazena komizo: 百貨店の外交セールスマン"
  --- Sekve, --- ekkriis Marta kun nekutima flameco, --- sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas:  
kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? futoj kaj coloj: フィートとインチ
kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas?  
kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas?  
kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado? provizejo: 倉庫、貯蔵庫
  Marta parolis tion per buŝo tremanta.  
Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. "sprite: 機知に富んだ
emancipado de vironoj: 女性解放"
La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ --- morto per malsato!