*[マルタ] 7-003

  La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. organismoj de infanoj: 子どもたちの心身
La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro.  
La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco;  
kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso.  
Janjo estis gaja.  
  La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin,  
la kameno kun la fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, kameno: 暖炉(既出)
fari konatecon kun iu: 知り合いになる
ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj,  
kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. kripl/ul/o: 不具者
La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino. sol/ul/ec/o: 単独者性、一匹狼
parol/avid/a: 饒舌な