*[マルタ] 7-005

  --- Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!  
  Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.  
  --- Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! intencis iri: 進もうと思った
Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! trabati: 突き進む、穴をあける
Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron? akirlaboro: 稼業、職
  Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta.  
Ŝi deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano. deturni: 逸らす、ずらす、移す