| La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, | |
| tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. | |
| Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. | drapo: ラシャ(前出) |
| Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, | senti sin cxe si: 落ち着く |
| levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, | |
| kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. | |
| Marta tamen ne tuj sidiĝis. | |
| Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, | |
| la palpebroj malleviĝis, | |
| la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. | alkrocxigxi: つかまる、すがりつく(前出) |
| Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. | tenigxo: 姿勢 |
| Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, | |
| aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, | |
| serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. | |
| Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. | |
| Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. | lauxkuri: ~に沿って走る |
| Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, | Gxi = Tiu cxi rigardo strio borderis: 縞が縁取っていた |
| kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, | |
| kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco. |