*[マルタ] 7-015

  --- Vi portas funebron, --- diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, --- eble pro la patrino, aŭ la patro...  
  --- Pro la edzo, --- mallaŭte respondis Marta,  
kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.  
  --- Vi sekve estas vidvino! --- ekkriis Mario,  
kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo,  
kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, edzece: 結婚生活的
kiam ŝi aŭdas,  
ke iu perdis tian feliĉon,  
ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo certe ne estas eterna;  
--- kaj eble... eble vi havas infanojn?  
  Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.