En la statuto de la Cxina prestigxa universitato oni forprenis "pensliberecon" kaj aliajn

En la statuto de la ĉina prestiĝa universitato oni forprenis "pensliberecon" kaj aliajn

(el Akahata, la organo de la Japana Komunista Partio, 2020-01-01)

  En la prestiĝa Universitato Fudan en Ŝanhajo, Ĉinio, oni reviziis la statuton en kiu oni preskribas la principon de la universitato, kaj oni forprenis "pensliberecon" kaj aliajn. La eduka ministerio publikigis tion en la 17a de decembro, kritikaj voĉoj leviĝis inter multaj studentoj, kaj en la universitato okazis protestaj mitingoj. Tion tajvanaj amaskomunikiloj raportis.
  En la nova statuto de Fudan Universitato la malaperigitaj vortoj kaj sloganoj estas "penslibereco", "administrado de kunlaboro de instruistoj kaj studentoj", "la universitato estas komunumo kies kerno estas scienco" ktp. Anstataŭe oni specifikis en la antaŭskribo, "la universitato firme estu gvidata de la Ĉina Komunista Partio", "servu al regado de la Ĉina Komunista Partio" ktp. Kaj en la artikolon 9an oni enŝovis frazon "per la novepoka ĉina unika socialisma ideo kontribuita de s-ro Xi Jinping 習近平 oni la cerbojn de instruistoj kaj studentoj armas" ktp.
  La Fudan Universitato en la 19a de decembro klarigis en la "Weibo 微博", ĉina tvitero, "la revizio de la statuto emfazas tutflankan gvidadon de la Ĉina Komunista Partio por la administrado de la universitato".
  Kontraŭ tio en refektorio (manĝejo) kaj en aliaj lokoj en la universitato multaj studentoj ĥore kantas la universitatan himnon montrante protestan volon. La universitata himno, kiu estas kantata de la epoko regita de Ĉina Nacia Partio, 1925, enhavas en la teksto frazojn, "sendependo de akademio, penslibereco", "rifuzi administradon de politiko al edukado". La movietoj en kiu studentoj kantas la himnon estas disvastiĝanta en la interreto.
  Kaj s-ro Hu Xijin (胡錫進), la ĉefredaktisto de "The Global Times 環球時報" ligita al la "People's Daily 人民日報", kiu estas organo de la Ĉina Komunista Partio, avertis en la 18a de decembro en la Weibo, "(la partio) devas ne postuli ekstreman politikan ĝustecon (al la universitatanoj), ĉar tio elvokos malsimpation de popolamaso, aperigas komplekson." S-ro Hu, kiu ripetas nacionalismajn parolojn, nekutime skribis tiel.









上海復旦大学で学生らが抗議 大学憲章から「思想の自由」などが削除