Kiam la grafo de Grance estis vundita per kuglo en la genuo, la ĥirurgiistoj faris tranĉojn, por trovi la plumbon. Fine perdante la paciencon, la grafo demandis, kial ili tiel turmentas lin. 《Ni serĉas la kuglon》 --- diris ili. 《Kial vi ne diris tion pli frue. --- ekkriis la grafo --- mi havas ĝin en la poŝo.》