Ne Grave

Dum edziĝa festeno mallerta lakeo elverŝis plenan supujon sur la atlasan veston de sinjorino, kiu tre ĉagreniĝis kaj preskaŭ svenis. "Ne grave --- diris afable la lakeo, --- restis ankoraŭ multe da supo en Ia kuirejo."



Lakeo. -1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. -2. Homo tro humila, sen memstimo.
Livreo. speciala vesto de servistoj de l' riĉuloj, en restoracioj.
Atlaso. - I. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrntaj specialan temon: atlaso geografia, historia, anatomia, botanika. - II. Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. - III. Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroj la ĉielon.
Sveni. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn: La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio. Sveno. Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn.