Granda kapo de brasiko


  Du metiaj knaboj, Petro kaj Benedikto, paŝis foje preter legoma ĝardeno.
  --- Rigardu --- diris Petro ---, kiel grandaj brasikaj kapoj!
  Tute ne grandaj --- respondis Benedikto, granda fanfaronemulo. --- Dum mia migrado mi vidis foje brasikan kapon, kiu estis kvarfoje pli granda, ol la paroĥa domo.
   Petro, kiu estis kupristo, diris: --- Granda estis via brasika kapo. Sed mi foje faris kaldronon, kiu estis tiel granda, kiel la preĝejo.
  --- Pro Dio --- ekkriis Benedikto ---, por kio oni bezonis tiel grandan kaidronon?
  --- Kredeble --- respondis Petro --- por kuiri en ĝi vian brasikan kapon.







Metio. Manlabora profesio.
Brasiko (Bot.). Legomo el la familio de l'kruciferoj (Brassica oleracea). キャベツ
Paroĥo. Eklezia distrikto.
Kupro (Ĥem.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo, uzata por plej diversaj objektoj: tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno).
Kaldrono. Granda Metala vazo, en kiu oni boligas, kuiras.