Suspekto de Kolagen-malsano sur mia filino

Hieraux vespere mia filino kun mia edzino vizitis klinikon, kies fakoj estas ortopedio kaj reuxmatismo.

La kuracisto montris tre arogantan sintenon al miaj familianoj kaj antaux diagnozo mokis kaj neis prizorgon pri estonteco de mia filino.
"Vi --- mia edzino --- estas tre regema al via filino!"; "Vi estas tro-ig-ema."; "Mi povas resanigi tian reuxmatismon!" ktp.

La kuracisto ne auxskultis demandojn kaj timon de mia edzino, kaj postulis nur obeon.
Mia edzino tute kolere plendas, mia filino gxojas pro senbazigxa optimisma diro de la kuracisto.

Konklude, hieraux neniu diagnosis. Kliniko faris sango-ekzamenon de mia filino, kaj la rezulto aperos en la venonta semajno.
La kuracisto ne diris, "je nuna situacio kaj je nur tiu smptomoj mi ne povas diagnozi klare".

Fingroj de mia filino ankoraux iom sxvebas kaj doloras.