Eksigxo de la Asocio de Japanaj Sciencistoj

Hodiaŭ mi sendis leteron eksiĝi de la Asocio de Japanaj Sciencistoj (日本科学者会議: The Japan Scientists' Association).

日本科学者会議 - The Japan Scientists' Association (JSA)


En 1986 somere mi eksiĝis jam de librovendejo SEIFUDO-Shoten, kaj celis eniri en la Post-Diploman Lernejon de NARA-pedagogia Universitato por studi pedagogion kaj filozofion de G.W.F.Hegel. Tiam mi volis studi verkon "Die Phanomenologie des Geistes".


Mi studis por eniri-ekzameno pri Hegel, Marx kaj diversaj japanaj teorioj de pedagogo kaj praktikistoj edukaj, precipe pri OGAWA-Taro.
Mi laborante je fragmentaj portempaj laboroj --- ekzemple liveristo de ĉiutaga-paperoj, instruistoj de kromlernejo kaj taksanto de ekzameno de preperlernejo --- kaj mi fine akiris rajton eniri la lernejon post-diploman.
Tiam mia amiko SAKAKIBARA varbis kaj nomumis min al la Asocio. Tio estis 1986 aŭ 1987.


Sed mi ne iris al la lernejo, kaj eklaboris kiel simpla oficisto de hospitalo. Mi ne havis monon kaj labor-volon portempe por iri la post-diploma lernejo. Precipe mi abomenis laboron instrui je kromlernejo.


Sed mi daŭre estis ano de la Asocio. Kaj tamen mi nenion agadis, nenio okazis, mi estis izola en la Asocio. Ĉar mi ne estis profesia sciencisto, sed simpla laboristo.
Kaj krome la kotizo estas peza por mi malriĉa.
Do, mi finfine hieraŭ decidis eksiĝi la asocion.
De aniĝo ĝis hieraŭ la nombro de fojoj partopreni en okazintaĝo estis nur unu.