Suspekto de malsano de mia filino

Pro ke la kuracisto prokrastis diagnozon kaj diris oportunan kaj tute subjektivan (mal-objektivan) opinion, mia filino tute bonigis sian humoron. Sed la kuracisto preskribis al mia filino medikamenton de kortizono.
La afero neniom pliboniĝas.
Morgaŭ sabate kaj en la venonta merkredo ree ŝi vizitos la klinikon kaj ricevos (provizoran) diagnozon (de alia kuracisto en la identa kliniko --- la alia kuracisto estas portempa ekzamenanto, sed fakulo de reŭmatismo). Kaj poste ŝi kun sia patrino vizitos al pli granda hospitalo, en kiu laboras aŭtoritata kuracisto pri kolagen-malsano, kaj konsiliĝos pri ŝiaj simptomoj.


La kolegio de kuiristo, al kiu mia filino ekiros je aprilo, haltas la enir-procedon pri ŝi, ĉar mi petas tion.


Ĉi matene ŝi ridante diris, ke en ĉi semajno ŝi spertis inferon kaj printempon de sia vivo.

Sed vi... Mi elkore deziras, ke la fundo de la infereton estus malprofunda.