Ĉu aĉeti armilojn fortigas nin?


Ĉu aĉeti armilojn fortigas nin?

el leterkesto de ĵurnalo "HOKKAIDO SHINBUN" 2023-jan-8a.


Mi eksciis, ke Japanio aĉetos kroz-misilojn "Tomahawk". Tio estas strategio, ke havi ilin ĉesigas ataki Japanion pro timigo de aliaj landoj.
Post la milito (la Dua Mond-Milito) dum 77 jaroj Japanio tenis principon ne bati ian ajn landojn. Sed Japanio ekhavos kapablon ataki militajn bazojn de aliaj landoj per misiloj por memdefendo, laŭ la registaro. La registaro ne konsultis nin, ĉu Japanio povas misilojn "Tomahawk" kaj ĉu Japanio povas draste ŝanĝi la politikon pri sekurigo de nacio, sed laŭ la registaro ni devos prepari aĉetadon per pli da nia imposto. Laŭ la registaro tio necesas, por ke nia lando fortiĝu kaj memdefendu.
Ni jam laciĝis de maskado (kontraŭ KOVIM-19), kaj krome se la nukleaj centraloj estus atakataj, maskado tute ne sufiĉos. Por eviti tian situacion, la registaro diras, Japanio devas esti "milito-pova regno".
Ĉu Japanio fariĝos vere forta per tio? Mi ne scias. Kaj tamen, se "Tomahawk" ne efikus timigi, do, kion la registaro aĉetigos al ni?

https://twitter.com/siroiwannko1/status/1612096354658156545/photo/1