声明:イスラエルのジェノサイドとアパルトヘイトを許さない | 自由と平和のための京大有志の会
Deklaro: Ni ne toleros genocidon kaj rasapartismon en Israelo
2023.10.30
Kioto Universitato Volontula Asocio por Libereco kaj Paco
Tio, kio okazas en Gazao nun, estas nenio malpli ol genocido.
Sub atenta obserbado de la mondo, instigite de la subteno pri la genocido axu de la silento de landoj, kiuj nomis sin "evoluintaj landoj", Israelo bombardas kaj masakradas per blankaj fosforbomboj kaj aliaj armiloj homojn kiuj ne havas eskapejon, en Gazao, al kiu loko [kie; en kiu] provizoj ankaŭ de elektro, ankaŭ de kuracaj provizaĵoj kaj ankaŭ de manĝaĵoj estas blokitaj.
Ankaŭ Japanio estas unu el la landoj, kiuj silente preterlasas ĉi tiun genocidon *1.
En Gazao, kiu fariĝis nigra skatolo, okazas masakro tiel severa, kiel la limo de la homeco estas forprenita.
La fonto de la problemo kuŝas en la ŝtato, Israelo.
La stereotipa frazo "ĉeno de malamo" ne povas klarigi la mulfoje ripetajn masakrojn fare de Israelo *2.
La rasapartismo de Israelo estas la radiko de ĉi tiu perforto.
Apartheidestas termino konata por rilati al la rasa apartiga politiko praktikita de la Respubliko de Sud-Afriko de 1948 ĝis 1990,
kaj la delonge sistema subpremo de Israelo al palestinanoj estas krimo kontraŭ la homaro, kiu meriti esti klarigiata per la vorto "Abartheid" *3.
Oni devas diri, ke Gazao troviĝas nuntempe en situacio, kiun oni povus nomi ne nur "malliberejo sen plafono", sed ankaŭ "eksterma koncentrejo".
Ĉar la genocido, difinita kiel "kriminala ago celanta detrui ĉion aŭ parton de specifa grupo", daŭras en Gazao.
Fronte al daŭra genocido, ne ebals esti neŭtrala.
Partopreni en stratprotestoj kontraŭ israela perforto;
transkomuniki kun unu aŭ pli da homoj ke genocido ne estas tolerata;
kunhavigi informojn pri daŭranta perforto;
subteni organizojn kiuj helpas la homoj de Gazao;
kolektiĝante kun amikoj okazigi studsesiojn, ktp.,
nun ni amasigu "povi fari", "pripensi" de ĉiu persono.
Se la mondo ignorus kaj lasus en silento kaj en indiferento la amasmortigadon, kiu okazas ĝuste antaŭ niaj okuloj, do por kio ekzistas politiko, literaturo, penso kaj akademio?
Se ni, kiuj loĝas en Japanio, respondas per silento kaj per indiferento, ni fariĝos kunkulpuloj pri ĉi tiu buĉado sendepende de nia volo.
Ni kredas, ke nun estas la tempo por la mondo deklari, ke ĝi ne devas permesi ian ajn rasapartismon kaj genocidon.
Ankaŭ ni volas aliĝi al civitanoj de la mondo kiuj alvokas homan liberecon kaj egalecon de vivo, kaj volas transdoni ĉi-supran deklaron de ĉi tiu lando.
*1:La 28-an de oktobro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis urĝan specialan sesion kaj pasigis provizoran milit-paŭzon por humanitaraj celoj per plimulta voĉo, sed Japanio sindetenis (Israelo kaj Usono kontraŭstaris).
*2:Grandskalaj armeaj atakoj de Israelo ripetiĝis post ĉiujn kelkajn jarojn ekde 2008 en Gazao, kiu estas sub kompleta blokado. En 2014 de julio al aŭgusto dum 51 tagaj atakoj estis faritaj. Tiam pli ol 2200 homoj estis mortigitaj (70% civiluloj. Laŭtakse la kvanto de uzita pulvoestis ekvivalenta al la kvanto de TNT uzita en la Hiroŝima atombombo).
*3:En 2021, internaciaj homaj-rajtoj-organizoj Amnesty International kaj Human Rights Watch ambaŭ reciproke publikigis raporton ke Israelo praktikas rasapartismon, kaj ili alvokas la internacian komunumon labori por ĝia abolicio. La israela homaj-rajtoj-grupo B'Tselem ankaŭ postulas ĝian forigon, nomante Israelon rasapartisma ŝtato.