Ne progresas la restarigo de damagxitaj lokoj en la duoninsulo NOTO, Jp, el raporto sendita de la loko damagxita.
Jam ok monatoj pasis de la tertremego en la NOTO-duoninsulo. Nunan penson de stabano de iu kliniko.
Ok monatoj pasis de la tertremego en la 1-an de januaro, sed la sxajno de mia urbo ne sxangxigxas de tuja posto de tertremego, foje mi iluziigxas ke la tertremego okazis hieraux.
Cxiu mia familio ne vundigxis, sed interno de nia hejmdomo estis detriugxis. Kaj postaj tertremoj dauxris, do ni rifugxis al proksima civitana domo. Sekvintan tagon ni rifugxis al parenca domo kiu ricevis damagxon malpli multe.
De post la tertremego, en la kvina tago nia hundo mortis. Gxi estis malsana de antauxe, sed supozeble la tretremego aldonis stresegon al gxi. Mi malgxojas kaj malgxojas, kaj post ok monatoj ankoraux nun mi pensas, ke nur la tertremego neniam okazus.
Elektra lumilo ne fukcias, mankas akvo, tia vivo estis tre malfacila. Mi miras ke ni povis vivi en la situacio. Poste mi komencis novan vivon en la urbo Kanazawa (urbego je radika-parto de la duoninsulo NOTO) --- provizora laborejo, kaj provizora ludomo por rifugxinto. La vivo en Kanazawa estas normala kvazaux nenio okazis. Mi rememoras, ke mi elkore dankis pri ke elektraj aparatoj funkcias, akvo kaj nacesejo estas cxe mi.
Nun mi cxiutage iradas al la kliniko (mia laborejo) de portempa logxejo de rifugxintoj. Survoje videblas mia domo. La aspekto estas normala, sed interno estas ruinigxinta pro trategmenta pluvo (gutego). Sxajno de cxirkaux la domo estas sxangxigxinta, sed aspekto de nia domo ne. Sensxangxintan aspektan nian domon vidante mi malgxojas kaj sendas doloron, "jam en nia familia domo ni ne povas vivi".
Je la tertremego mi perdis tre multajn karajn agxojn.
Kial okazas tia tragedio, kial ni devas sperti tian malgxojon, foje pensas tiel, sed mi esperas, ke ecx iom post iom progresu disfaligo de difektita domaro, multigxu homoj revenantaj al la urbo WAJxIMA (la norda parto de la duoninsulo NOTO, proksima al epicentro, grande damagxita urbeto), kaj normala cxiutago revenu kiel antauxe.