En la antaŭ lasta vendredo ni aŭte veturis al SHIGI-IKOMA-Skay Line.
La SHIGI-Ikoma sky line estas pagvojo por nur aŭtoj. Oni ne povas veturi sur ĝi per motorciklo, do mi unuafoje vizitis.
La aŭtovojo etendas de norde al sude inter gubernioj la Nara kaj Oosaka sur montoeĝo inter monto Ikoma kaj monto Shigi.
La montoj Ikoma kaj Shigi estas kvazaŭ muro inter la gubernio Nara k Oosaka. La pagvojon skyline posedas kaj administras la fervoja kompanio Kintecu. Survoje estas belvidejoj kaj parko por infanoj. Belvidejoj (rigardejoj) estas senpagaj, sed la parko estas paginda.
La pago-prezo por veturo estas unudirekte 1360enoj. Tre multe kosta estas.
La aŭto estas luaŭto, kaj direktanto de aŭto estas mia filino. Mia filino pagante ekzercis veturadon kaj parkadon retrodirektan. Sed tute ne progresis la tekniko de retrodirekta parkado, mi tre iritiĝis. Ŝi evitis parkadon, ni vizitis nur du vendejojn survoje.
Proksime de suda fino de la vojo troviĝas fama budhisma templo nomata Shigi-san-CHO-GO-SON-Shi-ĵi. Monto SHIGI antikve estis sankta monto por Naraanoj kaj la templo estas unu el antikvaj temploj en la monto SHIGI.
Ni unuafoje vizitis la templon. La templo estas esoterisma, kaj ĝi preĝas kun magiaj vortoj por surtera (tuja; dum vivo; antaŭ morto) intereso aŭ profito. Kompreneble ĝi preĝas por ankaŭ supertera (transtomba) paco (p.s., poste mi ne komprenas kion ĉi tiu frazo celas.).
Kiam ni vizitis, bonzoj preĝadis laŭte kaj kun laŭtparolilo. La vortoj similas al shintoisma norito-deziresprimo, kaj fojfoje eksplodaj aŭ kanona-pafegaj sonoj sonas. Dom! Dom! Mi proksimiĝante al la preĝantaj bonzoj kaj observis ilin. Ili akordione falditan sutro-libron manipulis de dekstra mano al maldekstra mano kaj mal-direkte kiel akordionon, kaj fojfoje ambaŭmmane supren preninte super sia kapo kaj per ĝi flapegas tablon. La sutro-libro estas tre granda, la dikeco similas al ligna kolono de japana loĝdomo. Tiam sonas grandan eksplodan. Ili ripetis tion multfoje. La enhavo de tiama preĝo estas prospero de iu kompanio kaj sano de la kompanianoj.
(de 9:30)
youtu.be
Kaj la Cho-Go-Son-Shi-ĵi estas iam stranga nomo, ĉu ne?
La templo jam estis fondita antaŭ 1400 jaroj, transdirate, tiam SHOTOKU-Taiŝi preĝis venkon kontraŭ MONONOBE no Moriya. Tiam Shotoku-taishi nomis la templon SHIGISAN. aŭ li mem fondis la templon.
Kaj poste Sanktulo MYOREN-shonin preĝe resanigis Tenno'on GODAIGO. tiam Tennoo Godaigo nomis la templon Ĉo-Go-Son-Shi, tio nomata kun sencojn jene: pacon al registaro, gardi nacion, longe vivu idoj.
La templo havas rulvolvitan ilustritan rakonton, EMAKI. nomata SHIGISAN ENGI. Ĝi estas unu el la plej famaj tri ilustritaj rulvolvaĵoj. (aliaj estas "rakonto pri Genĵi: Genĵi monogatari", "petra desegnaĵo pri birdoj-bestoj kaj homoj: cho-ĵuu ĵinnbutu giga" kaj aŭ
伴大納言絵詞 - Wikipedia
mi ne scias la lastan.
La rakonto havas tri partojn. la Unua estas pri miraklo de sanktulo Mjo-ren, la dua estas magia kuracado al GODAIGO-Tennno, kaj la tria estas ke la pli aĝa fratino de Myoren vizitis Myoren laŭ malriĉa informo pri lia loĝloko.
Ni vidis la volvaĵon. kaj mi estis kontenta.
La unua parta rakonto estas tre amuza.
Myoren estis simpla bonzo en la regiono Shinano. Li iun tagon ekpensis ricevi bapton budhisman, kaj vizitis la urbegon Nara. Kaj ricevis li bapton. Poste li ne revenis al Shinano, sed eniris en la monton Shigisan kaj li volis vivi tie senstreĉe eble senlabore.
Li hardis sin multe, kaj akiris magiajn kapablojn. Li per budhisma esoterisma povo flugigas bovlon de mezo de la monto al montpiedo. Li flugigas bovlon al riĉulo kaj revenigas donacojn (manĝaĵoj aŭ eble vestaĵoj).
Iun tagon laŭ kutime venis la bovlo al riĉulo, sed la riĉulo pensis ĝin ĝena. La riĉulo ordonis al subulo enmeti ĝin en grandan rizo-tenejon. kaj krome li forgesinte tion ŝlosis al tenejo.
Do, la tenejo mem skuiĝis kaj ŝvevis super tero kaj la pordo de tenejo spontene malfermis. La bovlo eliris el la tenejo kaj bovlo surmetante tenejon sur ĝi kaj forflugis al la monto Shigi.
La riĉulo kaj liaj subuloj konfuziĝinte sekvis la tenejon. Kaj fine alvenis al loko de Myoren. La riĉulo petis redoni tenejon kaj entenitajn ensakitajn rizojn.
Myoren respondante diris, ke li ne povas redoni tenejon, sed li redonu tutan rizon.
La riĉulo plende demandis kiel ili povus alporti tiom grandkvantan rizsakegojn. (cent okdek mil litroj, kvarcent kvindek mil da tawaraoj (sakego el rizpajlo). 1 koku da rizo estas kvanto por unu homo manĝi rizon ĉiutage trifoje dum unu jaro)
Kaj tiam Myoren ordonis al li meti unu tawaraon sur la bovlon. Oni metis ĝin, do bovlo kun ruzotawara ŝvebis en aero kaj forflugis. Kaj krome alia aro da tawaraoj sinsekve sekvis la bovlon vice. Tio estas desegnita sur la rulvolvaĵo. Kaj la tawarasakoj sinsekve falis en la tereno de la riĉulo.
La familianoj kaj subuloj de la riĉulo vidante tion tre miris.
────────
Poste
Ni manĝinte ramenon revenis vespere relative frue.
Bona vojaĝeto estis sed mia filino devas plie trejni direktadon de aŭto.