Por kio oni indas uzi Esperanton?
Kompreneble, ni rajtas k povas uzi Esperanton por gxuo, amuzo, amo, komerco k diversa utileco. Kaj largxa interkomunikigxado estas rre bonvena, cxar interkomprenigxo estas bazo de pacaj evoluoj k.s.
Kaj antauxe mi skribis, kaj komence cxiuj scias la volon de Zamenhof.
Por kio ni bonas uzi esperanton laux la volo de Zamenhof? Unue por paco. Kaj cetere por aliaj celoj de homarano.
Pri la celoj jam UN menciis antaux dek jaroj, jam cxiuj scias.
http://esperantoporun.org/wp-content/uploads/2020/08/Gvidilo-al-la-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-UN.pdf
- Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.
- Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.
- Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.
- Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.
- Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.
- Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.
- Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, ϐidinda, daŭripova kaj moderna energio.
- Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.
- Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.
- Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.
- Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.
- Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.
- Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties eϐikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).
- Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn kaj marajn risursojn cele al daŭripova evoluigo.
- Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.
- Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi eϐikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.
- Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.
Mi (ne nur mi) jam parte agadas laux tiuj celoj, kaj por tio mi volas pli bonigi mian lingvo-kapablon en Esperanto kaj la japana.
Kaj tamen jam restas nur ses jaroj gxis la fina jaro, 2030. Ni rapudu.