FINIGU Genocidon! aux Cxu lasi ilin mortigataj? --- UN-fakuloj alvokas

www.ohchr.org

OFICEJO DE LA ALTA KOMISARO PRI HOMAJ RAJTOJ DE UNUIĜINTAJ NACIOJ
Gazetaraj komunikoj / Specialaj Proceduroj

Finigi la disvolviĝantan genocidon aŭ rigardi ĝin fini vivon en Gazao: UN-fakuloj diras, ke ŝtatoj alfrontas difinan elekton

la 7a de Majo, 2025 ĜENEVO -


  Pliintensiĝantaj krueloj en Gazao prezentas urĝan moralan vojkruciĝon, kaj Ŝtatoj devas agi nun por finigi la perforton, se ne, devas atesti la ekstermon de la palestina loĝantaro en Gazao - rezulto kun nerevokeblaj konsekvencoj por nia komuna humaneco kaj ordo inter multaj nacioj, avertis hodiaŭ UN-fakuloj, postulante tujan internacian intervenon.


  《Dum ŝtatoj diskutas pri terminologio - ĉu ĝi estas genocido aŭ ne? - Israelo senpunite daŭrigas sian senkompatan detruadon de vivoj en Gazao, per atakoj de tero, de aero kaj de maro, delokigante kaj masakrante la postvivantan loĝantaron ,》 diris la fakuloj.


  《Neniu estas escepta - nek la infanoj, nek personoj kun handikapoj, mamnutrantaj patrinoj, ĵurnalistoj, sanprofesiuloj, helplaboristoj, aŭ nek ostaĝoj. Ekde la rompo de la batalhalto, Israelo mortigis centojn da palestinanoj, multajn ĉiutage - atingante la kulminon la 18an de marto 2025 kun 600 viktimoj en 24 horoj, el kiuj 400 estis infanoj.


  《Ĉi tio estas unu el la plej "pompaj (okulfrapaj)" kaj senkompataj manifestadoj de la profanado (malestimado) de homa vivo kaj digno,》 diris la fakuloj.


  La agreso transformis Gazaon en pejzaĝon de dezerteco, kie preskaŭ duono de la viktimoj estas infanoj kaj miloj restas delokitaj. La grupo de fakuloj referencis pli ol 52 535 mortojn, el kiuj 70 procentoj daŭre estas virinoj kaj infanoj, kaj 118 491 vunditojn ĝis la 4a de majo 2025.


  Ekde marto 2025, samtempe kun la finiĝo de la batalhalto, Israelo rekomencisis eĉ pli severan blokadon kontraŭ Gazao, efike enkaptante sian loĝantaron en mizero, malsato kaj malsano. 《Sub konstanta bombado, meze de domoj reduktitaj al rubo, stratoj transformitaj en zonojn de teruro kaj detruita medio, 2.1 milionoj da pluvivantoj alfrontas la plej seriozan humanecan krizon,》 diris la fakuloj. 《Liveradoj de manĝaĵo kaj akvo estis interrompitaj dum monatoj, kaŭzante malsaton, dehidracio (simptomoj sekvita senakviĝo) kaj malsanojn, kio rezultigos pliajn mortojn, kiuj fariĝos la ĉiutaga realo por multaj, precipe la plej vundeblaj.》


  Meze de ĉi tiu masakro, Israelaj deklaroj, kiuj ŝanceliĝas inter senrzerva blokado de helpo kaj kondiĉaj liberigoj bezonite por aliaj strategiaj celoj, montras klaran intencon uzi malsaton kiel armilon por milito, kaj necerteco baza bezono de popolantaro (loĝantaro) pliigante la riskon de traŭmato kaj mens-sanaj vundoj, ili avertis.


  《Ne nur liveri humanitaran helpon estas unu el la plej gravaj devoj de Israelo kiel okupanta potenco,
sed ĝia konscia malplenigo de esencaj necesaĵoj, detruo de naturaj rimedoj kaj kalkulita klopodo por plue ĉasi Gazaon al la rando de kolapso konfirmas ĝian kriman respondecon,》 diris la fakuloj.


  《Ĉi tiuj agoj konsistigas gravajn internaciajn krimojn, krome sekvas timigajn dokumentitajn ŝablonojn de genocida konduto.》


  La fakuloj alvokis ŝtatojn transiri retorikon kaj preni devigeblajn agojn por tuj ĉesigi la masakron kaj certigi respondecon por krimantoj.


  《La mondo rigardas. Ĉu la membroŝtatoj plenumos siajn devojn kaj intervenos por ĉesigi la buĉadon, malsat(ig)on kaj malsan(ig)ojn, kaj aliajn militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la humanitaleco, kiuj estas farataj ĉiutage senpune?》


  《Internaciaj normoj estis establitaj ĝuste por malhelpi tiajn hororojn. Tamen, dum milionoj da homoj tutmonde protestas por justeco kaj humaneco, iliaj krioj estas mutigitaj. Ĉi tiu situacio transdonas mortigan mesaĝon: palestinaj vivoj estas senvaloraj, kaj internacia juro, se nedevigata, estas sensignifa,》 diris la fakuloj.


  Ili rememoras, ke la palestina rajto al/de memdetermino estas nerevokebla. Ŝtatoj devas agi rapide por finigi la disvolviĝantan genocidon, malmunti apartismon, kaj certigi estontecon, en kiu palestinanoj kaj israelanoj kunekzistas en libereco kaj digno.


  《Arestordonoj de la Internacia Kriminala Kortumo (IKK) kontraŭ israelaj gvidantoj pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la humaneco postulas tujan agon kaj plenumon. La Konsila Opinio de la Internacia Justicia Kortumo (IJK) postulas finon al la longedaŭra okupado, kaj la limdato, kiun la Ĝenerala Asembleo fiksis, estas la 17-a de septembro 2025,》 diris la fakuloj.


  Daŭra subteno de Israelo materie aŭ politike, precipe per transdonoj de armiloj, kaj la provizado de privataj militaj kaj sekurecaj servoj riskas kunkulpecon en genocido kaj aliaj gravaj internaciaj krimoj, ili avertis.


《La decido estas "arde seke" klara: resti pasiva kaj atesti la buĉadon de senkulpuloj aŭ partopreni en la kreado de justa rezolucio. La tutmonda konscienco vekiĝis, se ĝi estos asertita - malgraŭ la morala abismo, en kiun ni malsupren falas - justeco finfine triumfos》, ili diris.


La fakuloj:

  • Francesca Albanese, Speciala Raportisto pri la situacio de homaj rajtoj en la palestinaj teritorioj okupitaj ekde 1967;
  • George Katrougalos, Sendependa Fakulo pri la antaŭenigo de demokratia kaj justa internacia ordo;
  • Gehad Madi, Speciala Raportisto pri la homaj rajtoj de migrantoj;
  • Gina Romero, Speciala Raportisto pri la Rajtoj je Libereco de Paca Kunveno kaj de Asociiĝo;
  • Tlaleng Mofokeng, Speciala Raportisto pri la rajto de ĉiu ĝui la plej altan atingeblan normon de fizika kaj mensa sano;
  • Astrid Puentes Rianxo, Speciala Raportisto pri la homa rajto al pura, sana kaj daŭripova medio;
  • Paula Gaviria Betancur, Speciala Raportisto pri la homaj rajtoj de interne delokitaj personoj;
  • Tomoya Obokata, Speciala Raportisto pri nuntempaj formoj de sklaveco, inkluzive de ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj;
  • Nicolas Levrat, Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj;
  • Farida Shaheed, Speciala Raportisto pri la rajto al edukado;
  • Ashwini K.P. Speciala Raportisto pri nuntempaj formoj de rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilata maltoleremo;
  • Heba Hagrass, Speciala Raportisto pri la rajtoj de personoj kun handikapoj;
  • Pedro Arrojo-Agudo, Speciala Raportisto pri la homaj rajtoj al sekura trinkakvo kaj sanitaraĵoj;
  • Graeme Reid, Sendependa Spertulo pri protekto kontraŭ perforto kaj diskriminacio bazitaj sur seksa orientiĝo kaj socia sekso;
  • Balakrishnan Rajagopal, Speciala Raportisto pri la rajto al adekvata loĝado;
  • Michael Fakhri, Speciala Raportisto pri la Rajto al Manĝaĵo;
  • Mary Lawlor, Speciala Raportisto pri la situacio de homaj-rajtoj-defendantoj;
  • Olivier De Schutter, Speciala Raportisto pri ekstrema malriĉeco kaj homaj rajtoj;
  • Morris Tidball-Binz, Speciala Raportisto pri eksterjuĝaj, resumaj aŭ arbitraj ekzekutoj;
  • Siobha'n Mullally, Speciala Raportisto pri la ŝakrado de personoj (homkomercoj), precipe virinoj kaj infanoj;
  • Jovana Jezdimirovic Ranito (prezidanto-raportisto),
  • Ravindran Daniel, Michelle Small, Joana de Deus Pereira, Andre's Maci'as Tolosa, Laborgrupo pri la uzo de solduloj (dungosoldatoj);
  • kaj Genevie`ve Savigny (Prezidanto-Raportanto), Carlos Duarte, Uche Ewelukwa, Shalmali Guttal, Davit Hakobyan, Laborgrupo pri la rajtoj de kamparanoj kaj aliaj homoj laborantaj en kamparaj regionoj
  • kaj Bina D’Costa (Prezidanto), Barbara G. Reynolds, Isabelle Mamadou, Laborgrupo de Fakuloj pri Personoj de Afrika Deveno,
  • Laura Nyirinkindi (Prezidanto), Claudia Flores (Vicprezidanto), Dorothy Estrada Tanck, Ivana Krstic', kaj Haina Lu, Laborgrupo pri diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj.


Specialaj Raportistoj/Sendependaj Fakuloj/Laborgrupoj estas sendependaj homaj-rajtoj-fakuloj nomumitaj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kune, ĉi tiuj fakuloj estas nomataj la Specialaj Proceduroj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj. Specialaj Proceduroj-fakuloj laboras libervole; ili ne estas UN-dungitoj kaj ne ricevas salajron por sia laboro. Dum la oficejo de UN pri Homaj Rajtoj funkcias kiel la sekretariejo por Specialaj Proceduroj, la fakuloj servas en sia individua kapacito kaj estas sendependaj de iu ajn registaro aŭ organizo, inkluzive de la Oficejo de la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj (OAKHR) de Unuiĝintaj Nnacioj kaj UN. Ĉiuj prezentitaj vidpunktoj aŭ opinioj estas nur tiuj de la aŭtoro kaj ne nepre reprezentas tiujn de UN aŭ OAKHR.


Landspecifaj observoj kaj rekomendoj de la UN-mekanismoj pri homaj rajtoj, inkluzive de la specialaj proceduroj, la traktataj instancoj kaj la Universala Perioda Revizio, troveblas en la Universala Indekso de Homaj Rajtoj https://uhri.ohchr.org/en/


Por pliaj informoj bonvolu kontakti: hrc-sr-opt@un.org


Por amaskomunikilaj demandoj pri la sendependaj spertuloj de UN, bonvolu kontakti Dharisha Indraguptha (dharisha.indraguptha@un.org) aŭ Maya Derouaz (maya.derouaz@un.org).


Sekvu novaĵojn rilatajn al la sendependaj homaj-rajtoj-fakuloj de UN ĉe Twitter @UN_SPExperts


OAKHR 1996-2025