伊東三郎「断片集」『エスペラントとは何か』(1976年、理想閣)より。出版・リンク先(国立国会図書館デジタルコレクション)は日本語。
https://dl.ndl.go.jp/pid/12588069Ĝusta (fremd)lingva edukado
Por sukceso de ĝusta lingva edukado oni devas palalere integrigante ekspluati kaj plibonigi tri esencojn: penskapablo, praktika kapablo kaj lingva tekniko. Por vere plibonigi parolkapablon ne mankeblas starigo kaj certigo de vivkoncepto kaj mondokomcepto. Parolkapablo sen starigo-certigo de vivkoncepto kaj mondokoncepto estas kiel radĉeno de biciklo demetiĝinta de pedaloj kaj de radoj. Certe ne malordinala estas opinio, ke edukado pri la komceptoj estas farinda ekster lingvo-edukado, kaj ke lingvo-edukado devas limigi sian celon al nur lingva tekniko. Tio estas parte prava, sed ne tute. Radĉeno estas nek movigilo nek efikilo, sed oni devas ĝuste scii tiujn kaj devas ĝuste interligi tiujn. La opinio menciita forgesas tion. Lingvo-edukado devas esti lgita al ne nur ekzercado de tekniko sed ankaŭ al funkciado kaj sistemo de homa pensmaniero kaj praktika vivo. Lingvo disigita de pensado kaj viva praktiko estas kvazaŭ naĝtekniko sur tera kampo. Tia lingvo ne estas utila.
Multaj homoj celas plibonigi parolkapablon de nuna japana esperantistaro, ĉar ĝi estas tre malalta. Sed temo pri parolkapablo ne estas tekniko. Oni malatentas tion kio unue indas esti parolata. Antaŭ ĉio necesas pliriĉigi vivkomcepton kaj mondkoncepton. Balbutulo pli atentas formon de parolo ol enhavon troe. ... Japana esperantujo, nacie kaj kolektive, estas en balbuta lingva perturbo. Ili forgesas kion diri kaj maltrankviliĝas pri kiel diri. Sekve la parolkapablo ne estas bona.