Eta sed granda antauxenirado en angulo de la mondo (Eliminadi mizoginecon)


Tre bela parolado kaj respondo, ĉu ne?

Gubernia konsilianino YOSHIDA-Ayaka, el Japana Komunista Partio:
En pasinta tago, je la 25a de marto, mi pepis ĉe mia SNS, "mi esperas, ke oni en ĉiu publika necesejo provizas menstruilojn samkiel necesejajn paperojn." Kaj ĉi tiu mia vorto estas vaste disvastigita kaj diskutita.
Kaj al la sekretariato de gubernia parlamento adresante min ok mil da antaŭavizaj mesaĝoj mortigi min. Kaj en SNS-ejo multaj skriboj kalmuniis kaj malgloris min. La enhavoj de la kalmunado estas tro mlabonaj por montri ĉi tie. Ili komune mencias pri virineco.
Aparte tiaj virinoj, kiuj kontraŭvoĉadas kontraŭ patriarkeca socia strukturo, estas malrespektataj kaj kritikataj. Tiu fenomono nomata kiel "virino-malamo" aŭ "virino-puna sento" estas "mizogineco".
Kiel la socian problemon nomatan mizoginecon traktas kaj renkontas la gubernio MIE ? Bonvole responde diru.
Guberniestro ICHIMI-Katsuyuki:
Mia propra penso estas tre klara kaj simpla. Tio estas neniam permesata. Tio estas tuto. Ni, homoj, nepre naskiĝas el patrino. Malrespekti virinon, malami virinon neas diranton mem.
YOSHIDA:
Pri provizado de mesntruiloj al necesejoj, aŭtoritato de urbodomo respondante diras, "ne provizi menstruilon en necesejoj por konstrui personan kapablon inter virinoj por serĉi helpon kiam ili bezonas la ilojn" kaj "ĉar tiaj iloj estas ŝteleblaj, ne provizas ilin." Sed laŭ tiaj respondoj, supozeble, ke la aŭtoritatoj de urboj neniom konsideras la uzantaron de menstruiloj.
Mi do demandas al vi, guberniestro, pri tia situacio, ke pro tiaj kialoj administroj ne provizas menstruilojn, --- laŭ mi tio baziĝas sur maljusta antaŭjuĝo ---, kia estas via penso?
G-estro ICHIMI:
Bonkore helpi malfortulojn, kunesti kun ili... tio estas moderna socio. (...) en necesejoj de la gubernia domo prove ni volas provizi menstruilojn. Eventuale iu ŝtelus ilin. Tiam ni, bonkoraj MIE-gubernianoj, interpretus ke ili estas provizitaj al embarasitaj homoj pri manko de iloj.
YOSHIDA:
Koran dankon. Mi ĵus aŭskultinte la respondparolon vere tre ĝojas.
La temo de protektado de homa digno per higienaj respondoj al menstruo kaj la temo de socia regulo ke oni devas ne ŝteli, oni ne devas intermikse diskuti tiujn temojn, mi kredas. Kaj mi estas tre kuraĝigita pro ke je gubernia domo oni provizos menstruilojn. Videble, pripensi kaj respndi ŝarĝojn portatajn precipe nur virinoj estas granda paŝo elimini mizoginecon, mi kredas. Mi esperas, ke ankaŭ poste tiel ni kune pripensu pri homaj rajtoj.




www.youtube.com