Declaration on the Granting of Independence to Colonial Countries and Peoples
Declaration on the Granting of Independence to Colonial Countries and Peoples | OHCHR
Deklaracio pri la Donado de Sendependeco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj
ADOPTITA
14 Decembro 1960
DE
Rezolucio 1514 (XV) de la Ĝenerala Asembleo
La Ĝenerala Asembleo,
Atente al la decido proklamita de la popoloj de la mondo en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj rekonfirmi fidon pri fundamentaj homaj rajtoj, pri la digno kaj valoro de la homa personeco, pri la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj kaj de nacioj grandaj kaj malgrandaj, kaj antaŭenigi socian progreson kaj pli bonajn vivnivelojn en pli granda libereco,
Konsciante pri la neceso krei kondiĉojn de stabileco kaj bonfarto kaj pacajn kaj amikecajn rilatojn bazitajn sur respekto al la principoj de egalaj rajtoj kaj de memdetermino de ĉiuj popoloj, kaj pri universala respekto kaj observado de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo pri raso, sekso, lingvo aŭ religio,
Rekonante la pasian sopiron al libereco en ĉiuj dependaj popoloj kaj la decidan rolon de tiaj popoloj en la atingo de sia sendependeco,
Konsciante pri la kreskantaj konfliktoj, kiuj rezultas el la neado de aŭ malhelpo de la libereco de tiaj popoloj, kiuj konsistigas gravan minacon kontraŭ la monda paco,
Konsiderante la gravan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj en asistado al la movado por sendependiĝo en kuratoraj kaj ne-memregantaj teritorioj,
Rekonante, ke la popoloj de la mondo arde deziras la finon de koloniismo en ĉiuj formoj,
Konvinkite, ke la daŭra ekzisto de koloniismo malebligas la disvolviĝon de internacia ekonomia kunlaboro, malhelpas la socian, kulturan kaj ekonomian disvolviĝon de dependaj popoloj kaj kontraŭas la idealon de Unuiĝintaj Nacioj pri universala paco,
Firmigante, ke popoloj rajtas, por siaj propraj celoj, libere disponi pri siaj naturaj resursoj kaj rimedoj senminacate de iuj ajn devoj rezultantaj el internacia ekonomia kunlaboro, bazita sur la principo de reciproka profito, kaj internacia juro,
Kredante, ke la procezo de liberiĝo estas nerezistebla kaj nemaligebla kaj ke, por eviti gravajn krizojn, oni devas ĉesigi koloniismon kaj ĉiujn kunligitajn praktikojn de apartigo kaj diskriminacio,
Bonvenigante la aperon en la lastaj jaroj de granda nombro da dependaj teritorioj en liberecon kaj sendependecon, kaj agnoskante la kreskantajn potencajn tendencojn al libereco en tiaj teritorioj, kiuj ankoraŭ ne atingis sendependecon,
Konvinkite, ke ĉiuj popoloj havas neforigeblan rajton al plena libereco, la efektivigo de sia suvereneco kaj la integreco de sia nacia teritorio,
Solene proklamas la neceson rapide kaj senkondiĉe fini koloniismon en ĉiuj formoj kaj aperoj;
Kaj por ĉi tiu celo
Deklaras ke:
1. La obeado de popoloj al subjugigo, dominado kaj ekspluatado de fremda nacio, konsistigas neadon de fundamentaj homaj rajtoj, kontraŭas la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj kaj malhelpas la antaŭenigon de monda paco kaj kunlaboro.
2. Ĉiuj popoloj havas la rajton je memdetermino; surbaze de [virto de] tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere daŭrigas sian ekonomian, socian kaj kulturan disvolviĝon.
3. Manko de politika, ekonomia, socia aŭ eduka preteco neniam devus servi kiel preteksto por prokrasti sendependecon.
4. Ĉiu armita agado aŭ subpremaj rimedoj de ĉia speco direktitaj kontraŭ dependaj popoloj devas esti ĉesigitaj por ebligi al ili efektivigi pace kaj libere sian rajton al plena sendependeco, kaj la integreco de ilia nacia teritorio devas esti respektata.
5. Tujaj paŝoj estu faritaj, en kuratoraj kaj ne-memregaj teritorioj aŭ ĉiuj aliaj teritorioj kiuj ankoraŭ ne atingis sendependecon, por transdoni ĉiujn povojn al la popoloj de tiuj teritorioj, sen iuj kondiĉoj aŭ rezervoj, laŭ ilia libere esprimita volo kaj deziro, sen ia distingo pri raso, kredo aŭ haŭtkoloro, por ebligi al ili ĝui kompletan sendependecon kaj liberecon.
6. Ĉiu ajn provo celanta partan aŭ tutan rompadon de la nacia unueco kaj la teritoria integreco de lando estas neakordebla kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
7. Ĉiuj Ŝtatoj fidele kaj strikte observos la dispoziciojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj ĉi tiu Deklaracio surbaze de egaleco, neinterfero en la internajn aferojn de ĉiuj Ŝtatoj, kaj respekto por la suverenaj rajtoj de ĉiuj popoloj kaj ilia teritoria integreco.
植民地諸国及び植民地人民への独立付与に関する宣言
(リンク先「植民地諸国、諸国民に対する独立付与に関する宣言」を参考にしたが、前文が省略されているのと、本文条項もいくつか訳がおかしいところがあると思う。)
1960年12月14日 採択
総会決議1514
総会は
基本的人権、人間の尊厳及び価値、男女及び大小の国の同権に対する信念を再確認し、より大きな自由の中で社会的進歩と生活水準の向上を促進するという、国際連合憲章において世界の諸国民が宣言した決意に留意し、
すべての人民の同権及び自決の原則の尊重並びに人種、性別、言語又は宗教による差別なくすべての者の人権及び基本的自由の普遍的な尊重及び遵守の基礎を置く、安定と福祉並びに平和的かつ友好的な関係の条件の創出の必要性を認識し、
すべての従属的人民の自由への熱烈な憧憬と、自らの独立の達成におけるこれら人民の決定的な役割を認識し、
これらの人民の自由の否定又はその阻害から生ずる紛争の増大が世界平和に対する重大な脅威となっていることを認識し、
信託統治領及び非自治地域における独立運動を支援する上で国際連合の重要な役割を考慮し、
世界の人民があらゆる形態の植民地主義の終焉を痛切に望んでいることを認識し、
植民地主義の存続は国際経済協力の発展を阻害し、従属民族の社会的、文化的及び経済的発展を妨げ、国際連合の世界平和の理想に反していることを確信し、
人民は、相互利益の原則及び国際法に基づく国際経済協力から生じるいかなる義務にも害されることなく、自らの目的のためにその天然の富及び資源を自由に処分することができることを確認し、〔植民地にあっては資源に対する主権が重要な争点となっていたため特に言及されている〕
解放の過程は不可抗力かつ不可逆的であり、深刻な危機を回避するためには、植民地主義及びこれに伴うあらゆる分離及び差別慣行に終止符を打たなければならないことを信じ、
近年、多数の従属地域が自由と独立へと浮上したことを歓迎し、また、まだ自由と独立が実現していない地域において、自由へと向かう潮流がますます強まっていることを認識し、独立を達成し、
すべての人民が完全な自由、主権の行使及び領土の保全に対する奪うことのできない権利を有することを確信し、
いかなる形式及び表現を問わず、植民地主義を急速かつ無条件に終結せしめる必要があることを厳粛に表明し、
この目的のために、
次のことを宣言する。
一 外国人による人民の征服、支配及び搾取は、基本的人権を容認し[否定し(原文誤訳)]、国際連合憲章に違反し、世界の平和及び協力の促進の障害になっている。
二 すべての人民は、自決の権利を有する。この権利に基づき、すべての人民は、その政治的地位[立場]を自由に決定し、並びにその経済的、社会的地位及び文化的発展を自由に追及する。
三 政治的、経済的、社会的又は教育的基準[準備]が不十分なことをもって、独立を遅延する口実にしてはならない。
四 従属民族に対するあらゆる種類の武力行動や抑圧的措置は、彼らが完全な独立を得る権利を平和的かつ自由に行使できるようにするために停止され、彼らの国土の保全は尊重されなければならない。
五 信託統治地域および非自治地域、あるいはまだ独立を達成していない他のすべての地域においては、それらの地域の人民が完全な独立と自由を享受できるよう、いかなる条件や留保もなく、自由に表明された意思と希望に従い、人種、信条、肌の色によるいかなる差別もなく、すべての権力をそれらの地域の人民に移譲するための措置を直ちに講じなければならない。
六 国の国民的統一及び領土の保全の一部又は全部の破壊をめざすいかなる試みも、国際連合憲章の目的及び原則と両立しない。
七 平等、各国の国内問題への不干渉、および総ての人民の主権とその領土保全の尊重とを基礎とする国連憲章、世界人権宣言、並びにこの宣言の諸条項をすべての国家は誠実かつ厳格に遵守する。