Onidire S.Freud diris, ke ami kaj labori estas fundamentaj ŝtonoj en la homeco. Ami kaj labori estas esencaj kaj konsistigaj agoj de homa socio. Kaj tiuj agoj estas perataj de lingvo. Lingvo aldonas al homoj jenoj: Lingvo ebligas al homo memori kaj alkomuniki aferojn trans individuoj kaj generacioj.
Homo vivas en rilatoj al ekstera naturo kaj al/kun aliaj homoj. Lingvo estas ekzisto de rilato socia, en individuo, inter individuoj, al estonto kaj al estinto. (Lingvo mem ne povas rekte allabori al ekstera naturo, nur sonas tre malforte.) Do, lingvo estas ekzisto de interrelato de homoj.
La malo de linvgo do estas senrilato aŭ perforto.
Perforto senigas lingvon. Maljusta regado nepre akompanas perforton.
Esenca misio de armeo estas perforti per iloj. Plej kruela formo de perforto estas milito per armiloj.
Dum homoj bezonadas kaj havas armeon, homaro ankoraŭ ne matura, sed sovaĝa.
Logike ju pli fortan kaj grandan armeon kaj armilojn ŝtato havas, des pli sovaĝa estas la ŝtato.
Parenteze mi demandis al ChatGPT, ĉu la frazo "Love and work are the cornerstones of our humanness" de S.Freud estis origine skribita en la angla aŭ la germana. Ĝi respondis, ke la frazon li ne rekte skribis, sed nur similan, kaj eble poste freud-ano resumis la penson de Freud.
Kaj poste respondante al pliaj demandoj ChatGPT diris, la frazo aperas en "The Life and Work of Sigmund Freud" (1953-1957) de Ernest Jones.