日本ペンクラブ「排外的言論の横行を懸念します」/ "Ni maltrankviligxas pri senprida ksenofobia retriko."

2025年8月5日の日本ペンクラブの緊急声明を翻訳してみました。下の続きに、7月15日のも訳してみました。

[Krizdeklaro de la Japana PEN-klubo]

《Ni maltrankviliĝas pri la senbrida ksenofobia retoriko, kiu daŭras eĉ post la fino de la elekto.》

  La 15-an de julio, antaŭ la elektado de la Senatanoj, la Japana PEN-klubo eldonis krizan deklaron dirante: 《Atakoj kontraŭ fremduloj per paroladoj plenaj je malveraj informoj sub la preteksto de balotkampanjado detruos nian socion.》 Ni estas maltrankvilaj, pri ke ankoraŭ nun, post la baloto, kriza situacio daŭras: ksenofobia retoriko, malvero kaj instigado de diskriminacio. Ni maltrankviliĝas pri la senbrida disvastiĝo de parolado, kiu instigas ksenofobiajn atakojn bazite sur la atributoj kiel nacieco, raso aŭ etneco kontraŭ homoj kun malsamaj opinioj, anstataŭ per opinioj kontraŭparoli al ili.


  Ĉi tiuj zorgoj ankaŭ levas demandojn pri la konscio pri homaj rajtoj de kompanioj. La Gvidprincipoj pri Komerco kaj Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj alvokas kompaniojn juste trakti "homaj-rajtajn malobservojn", inkluzive de "diskriminacio". La Gvidprincipoj deklaras, ke en okazo kiam siaj propraj agadoj estigas negativajn efikojn por homaj rajtoj, la kompanioj havas la respondecon trakti tion por respekti homajn rajtojn.


  Kompreneble, ĉi tio estas ankaŭ afero same pridemandata en la mondo de libera parolo, inkluzive de la eldona sektoro. Ni ne povas preterpasi, ke nia socio regresas kaj kolapsas pro malveraj onidiroj, instigoj al diskriminacio kaj ksenofobia parolado.


  Ni alvokas, ke koncernatoj pri esprimaj agadoj sincere respondu por protekti demokratian socion.



la 5a de Aŭgusto, 2025
La Korporacio Japana PEN-Klubo
Komitato de Virinaj Verkistoj
Komitato pri Libereco de Esprimo

https://japanpen.or.jp/



La Krizdeklaro de la Japana PEN-Klubo

《Atakoj per falsoplenaj paroloj sub la preteksto de balota kampanjo detruas nian socion. 》

  Ni ne povas pretervidi la kolapsadon de nia socio.



  Dum la elektado de senatanoj iuj partioj, ---ĉu regantaj, ĉu opoziciaj --- konkuras pri ksenofobia retoriko. Krome, per akraj vortoj ili traktas fremdulojn kiel krimulojn kaj kvazaŭ ĝenantojn de la socio, kvazaŭ tia trakto plibonigus la japanan socion.



  《Nuligu kontraŭleĝajn fremdulojn》, 《japanoj unue (japanese first)》, 《instalu sistemon por regi fremdulojn》 kaj aliaj --- malgraŭ la diverseco de esprimoj, tiuj politikaj manifestoj komune rigardas fremdulojn kiel malhelpaĵojn. Senbazaj akuzoj estas asertataj, kiel 《la krimoj de fremduloj estas plimultiĝantaj》, 《Fremduloj trouzas la publikan vivprotekton kaj la publikan sanasekuron, 《fremdulaj studentoj estas troe privilegiitaj》 ktp. Tiuj estas perfortoj de vortoj, tiuj estas agoj por instigi diskriminacion. Ni neniam forgesu, ke tiaj demagogioj kaj diskriminaciaj instigoj fakte kaŭzis masakron de koreoj je la Kantoa Tertremego.



  Ni ĝis nun klopodis atingi plurkulturan socion surbaze de historiaj lecionoj, jam multaj municipoj efektivigis leĝojn por tiu celo. Tiel eĉ iom post iom nia demokratia socio progresis. Sed nun ni neniam akceptas regreson kaj kolapson de nia socio pro 《demagogioj》 kaj elĵetitaj 《diskriminaciaj vortoj》 por akiri provizoran favoron de kelkaj politikistoj.



  Ni alvokas la balotantojn, ke por protekti la demokratian socion, bonvolu ree bone konsideri kaj plenumi karan sian voĉdonan rajton.



La 15a de Julio, 2025
La Korporacio Japana PEN-Klubo
Prezidanto: KIRINO-Natsuo
Estraro

https://japanpen.or.jp/%e3%80%90%e7%b7%8a%e6%80%a5%e5%a3%b0%e6%98%8e%e3%80%91%e3%80%8c%e9%81%b8%e6%8c%99%e6%b4%bb%e5%8b%95%e3%81%ab%e5%90%8d%e3%82%92%e5%80%9f%e3%82%8a%e3%81%9f%e3%83%87%e3%83%9e%e3%81%ab%e6%ba%80%e3%81%a1/