Kion faru ni kontraux minaco de paco?

Traduko:

「抗日戦争勝利80周年」習近平の軍事パレードこそ世界平和に対する真の脅威「三大独裁国」習近平・プーチン・金正恩集結に浮かび上がる新時代の「枢軸国」|FNNプライムオンライン

Sube estas eljapanigita parto de tradukaĵo de d-ro AKO-TOmoko, la origino estis skribita de iu fakulo en fremda lingvo.



Kiel ni traktas minacon kontraŭ la paco de la mondo? Kion povas fari ordinaraj homoj?


Unue, ni devas kompreni, ke militoj ĉiam profitigas regpotencon, malprofitigas ordinarajn homojn.
Ordinaraj homoj, cerbolavaditaj fare de la regpotenco, nur aŭ iĝas parto de militsistemo, aŭ iliaj familioj estas pereataj de militaj kugloj kaj fajro.
Tio estas same, ĉu ekmilitas Japanio, ĉu Germanio, ĉu la hodiaŭa Rusio.


Ordinaraj homoj devas atenti kaj rifuzi ne pri specifaj nacioj aŭ ŝtatanecoj, sed pri malindigna naciismo, kiu rigardas "fremdulojn estas malamikoj".
Tiu mensagordo estas trovebla en "Ĉinia Revo" de Xi Jinping, "Revo de Imperio" de Putin, "Make America Great Again" de Usono kaj en Japanio "Japanese first".
Certe rigardi la evoluon de sia lando kiel la plej altan prioritaton ne estas malbone, sed kiam oni staras sur premiso laŭ kiu "fremdo" estas "malamiko", fine oni estos kondukita al milito kaj katastrofo. Tio estas dokumentita en la historio.


Se ni havus malamikojn, tiuj estas regpotencoj, kiuj kreas tiajn pensmanierojn, uzas rimedojn por perforto kaj propagando. Nia plej grava batalilo estas kompreni la historian veron, havi sendependan pensmanieron kaj daŭre voĉlevadi.