En Germanio la gazeto kaj ĝia dato, kiu plej frue publikis la lingvon de Zamenhof kiel nomatan "Esperanto", estas "Hamburgischer Correspondent", la 17an de Decembro 1887. La dato estis post nur kvin monatoj post la publikiĝo de "La Internacia Lingvo de Doktoro Zamenhof".
La apero de literoj "Esperanto" sur la gazeto en Germanio
Laŭ rezulto de serĉado en DEUTSCHES ZEITUNGSPOTAL la unua apero de la vorto "Esperanto" (koncernate lingvon) estas "Berliner Boersen-Zeitung", la 25a de Aŭgusto 1887. Sed tiu "Esperanto" ne estis nomo de lingvo, sed publikiginta persono de la lingvo. La origino estas jene:
Endlich hat "Volapuek" einen Concurrenten gefunden. Ein Herr Dr. Esperanto (hoechst wahrscheinlich ein Pseudonym) hat eine neue internationale Sprache erfunden und verspricht, wie der "Kuryer Warszawski" mittheilt, in Baelde in Polnischer Sprache eine Broschuere herauszugeben, welche einen vollstaendigen Cursus der neuen Weltsprache enthalten soll. Der Erfinder versichert, dass man im Laufe von hoechstens einer Stunde hinter das Geheimniss dieser Sprache kommen und spaeter an der Hand dieses Leitfadens ganz selbststaendig es sowohl dahin bringen koenne, Andere hinreichend zu verstehen, wie sich selbst darin verstaendlich zu machen. Ferner behauptet der Autor, dass Jeder, auch wenn er keine Ahnung von der Sprache habe, dennoch im Stande sein wuerde, sie zu verstehen mit Hilfe eines sogenannten Woerterbuchs, welches nur aus einer einzigen Tafel bestehen solle, trotzdem aber den ganzen Vorrats*1 der in dieser Sprache zu verwendenden Woerter enthalte. Dr. Esperanto schlaegt, um seine Erfindung zu erproben, eine Art allgemeiner Abstimmung vor.
Fine, "Volapuek" trovis konkuranton. Iu D-ro Esperanto (plej verŝajne pseŭdonimo) inventis novan internacian lingvon kaj, kiel raportas la "Kuryer Warszawski", promesas baldaŭ eldoni broŝuron en la pola lingvo enhavantan kompletan instruplanon de la nova mondlingvo. La inventinto certigas, ke en la daŭro de maksimume unu horo, oni povas malkovri la sekretojn de ĉi tiu lingvo kaj poste, helpe de ĉi tiu gvidilo, oni povas sendepende atingi sufiĉan komprenon pri aliaj kaj pri si mem. La aŭtoro plue asertas, ke ĉiu, eĉ se ili ne havas scion pri la lingvo, tamen povus kompreni ĝin helpe de tiel nomata vortaro, kiu konsistus el nur unu tabelo sed tamen enhavus la tutan vortaron uzatan en ĉi tiu lingvo. D-ro Por testi sian inventon, Esperanto proponas specon de ĝenerala voĉdonado.
ついに「ヴォラピュク」に競争相手が見つかった。エスペラント博士(おそらく偽名)が新たな国際言語を発明し、「ワルシャワ・クーリエ」紙の報道によると、この新世界言語の完全なカリキュラムを収録したポーランド語の小冊子を近日中に出版する予定だという。発明者は、最大1時間でこの言語の秘密を解き明かし、その後、このガイドブックの助けを借りて、他者と自分自身の両方について十分な理解を自力で達成できると保証している。さらに著者は、たとえ言語の知識が全くなくても、いわゆる辞書の助けを借りれば理解できると主張する。辞書はたった1つの表から構成されるが、それでもこの言語で使われるすべての単語を網羅している。エスペラント博士は、この発明をテストするために、一種の一般投票を提案している。
Oni povas legi tri aferojn: unue "Esperanto" ne estas nomo de lingvo, sed de publikiginta persono, due ĉi tiu artikolo estas informita de "Varsovia Kuriero (Kuryer Warszawski)". Kaj trie (gravas) oni vidis la novan artefaritan lingvon kiel konkuranton de Volapuko.
Kaj tiu artikolo poste aperas tre simile (enhavoj, vico de frazoj) sur aliaj ĵurnaloj en Germanio kaj Nederlando.
Tio apartenas al la tempo-problemo dekomence
"Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro de doktoro Esperanto", t.e. "la Internacia Lingvo de doktoro Esperanto". Ĝi dekomence estis konkuranto de Volapuko de Johann Martin Schleyer. Oni tiam devus interparoli kaj diskuti ilin kompare.
- "Kiel vi taksas pri la nova internacia lingvo, nomata Internacia Lingvo de doktoro Esperanto kompare kun Volapuko?"
- "Mi preferas la novan, t.e. la lingvon de Esperanto".
- "Jes, Esperanto estas pli facila, ĉu?"
- "Mi tute fariĝu Esperantisto".
Mi supozas, ke la lingvo iĝis "Esperanto" tre nature, tre rapide kiel sube.
- La Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto. (tuta figuro)
- La Internacia Lingvo de _______ Esperanto. (parole "doktoro" estas iom tro longa)
- La __________ Lingvo de _______ Esperanto. (Internacia estas jam memklara en konversacio)
- La __________ Lingvo __ _______ Esperanto. (jam sen prepozicio oni povas konversacii)
- __ __________ ______ __ _______ Esperanto. (jam Esperanto estas traktata kiel nomo de La Lingvo)
Tia mallongoĝo estas natura kaj nepra por "ekonomio de interparolo", mi supozas.
Apero de lingvo "Esperanto".
Sur la ĵurnalo "Hamburgischer Correspondent, la 17a de Decembro 1887, je dekstra subo en unua paĝo aperas iom klariga artikolo pri Esperanto. La komenco de la skribo estas jene:
Lingvo Internacia.
Dr. Esperanto, Internacionale Sprache. Warschau 1887.
Vor einem Vierteljare ging die Notig durch die Zeitungen, dass Vp [Volapuek ?] einen Concurrenten gefunden habe in einer internationalen Sprache, welche ein Herr Dr. Esperanto demnaechst herausgeben werde. Nach der Versicherung des Erfinders sollte Jeder, auch wenn er keine Ahnung von der Sprache habe, nach Verlauf einer Stunde im Stande sein, sie zu verstehen mit Huelfe eines sogenannten Woerterbuches, welches nur aus einer einzigen Tafel bestehen solle, trotzdem aber den ganzen Vorrath der in dieser Sprache zu verwendenden Woerter enthalte.
Kaj jen, fine aperas Esperanto kiel nomo de la lingvo. Ĝi estas tuj posta frazo.
Das angekuendige Buechlein ist jetzt erschienen und haelt in der That, was dir Reclame versprochen hat. Innerhalb einer Stunde kann man nicht bloss die ganze Grammatik, sondern auch noch die gesammte Littertur der Esperanto-Sprache (die beigegebenen Uebungstuecke) bewaeltigen.
La vorto "Esperanto-Sprache" aŭ "Esperanto Sprache" aperas en la artikolo tri fojon.
INFORMOCELE: Laŭ Enciklopedio de Esperanto
En "Enciklopedio de Esperanto" (PDF,1933) skribiĝas jene:
Esperanto. Pri la deveno de la nomo de E(speranto) Z(amenhof) skribas jene: “La unua broŝuro pri la lingvo E aperis en. . .1887, . . . sub la titolo: “D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro.” La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj “Esperanto” estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon “Lingvo Esperanto” aŭ simple “Esperanto”. (1893, vidu Originala Verkaro de Zamenhof, p: 161.)
*1:La foto videblas kiel "Vorratb".