Rupert Falkland von Vaughan (1978-1958)


Presita kiel R.H.Vaughan.




Vaughan, lian nomon oni prononcas kiel "Vohn", ne "Vohgan", "Vaugan". Strange.
Pri li mi ne povas havi detalajn informojn.
Mi trovis nur kelkajn krom artikolo de Esperanta Vikipedio .

…しばらくして、蘭領東インドUEA(ユニバーサルエスペラント協会)レップの椅子にルパート・フォークランド・ヴォーンが着任した。1909年から16年まで、ヴォーンはスラウェシのUEAで活動し、1913年に赴任して来たアルバート・クネフツにその座を譲って1916年にマラヤ半島に移った。
...post baldaŭ R.F.Vaughan okupis seĝon de delegito de UEA en Nederlanda Orienta Hindio. De 1909 ĝis 1916 Vaughan agis je la UEA en Sulaŭesio, en 1913 eksiĝis anstataŭite de Albert Knegt. Kaj li translokiĝis en Malajan Duoninsulon

https://indojoho.ciao.jp/2022/0530_2.htm


Tiu japanlingva informo eble estas informita de "The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia" de Heidi Goes.


La artikolo de Vikipedio skribiĝas jene:

En 1920 li (42 jarojn aĝa) migris al Japanujo, kie li deĵoris 5.5 jarojn kiel kontisto, ... li multe kunlaboris kun la Pastro Inocento Seriŝev kaj la blinda Vasilij Eroŝenko.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Rupert_Falkland_von_Vaughan?utm_source=chatgpt.com



Li partoprenis en la Japana Esperanta Kongreso de la 31a de Aŭgusto ĝis la 2a Septembro 1923 (La Kanto-regiona Tertremego okazis la 1-an de Septembro), gubernio OKAYAMA, tie/tiam li proponis okazigon de la Orienta Esperanto Kongreso. (La Revuo Orienta numero Oktobro 1923)

En samaj jaroj eksterlande okazis la Konferenco de "Vaŝintona Mararmea Traktato" (1921-22), en kiu Japanio estis havigita relative malavantaĝan limigon de armado. Enlande fortiĝis kaj disvastiĝis maltrankvila sento, ke okcidentaj potencaj landoj premas Japanion, kaj leviĝis, ke Japanio devas certigi sian sendependan k aŭtonomian pozicion en Azio.
Kaj tiam eŭropaj k amerikaj potenclandoj vastigis siajn koncesiojn (duon koloniaj teritorioj) en Ĉinio kaj Koreio, reakcie en Japanio oni diskutis pri "memregado de Orienta Azio". De antaŭ jaroj en Ĉinio okazadis la Movado de la 4-a de majo (ĉina sendependa movado) aŭ en 1919 "Marto la Unua Movado" (korea sendependa movado) precipe kontraŭ Japanio.
Tiam ekzistis du tajdoj: unu estis kontraŭokcidenta imperiisma etoso (kiel rivalo kun okcidentaj potencoj) kaj la alia estis sendependa poopla movado en (duon) koloniitaj landoj.
(La japana milita slogano, "la Sfero de Granda Orient-Azia Ko-Prospero" poste aperis, en 1940.)


Ĉu la vera intenco kaj penso de Vaughan pri okazigo de Orienta kongreso estas en tia imperiisma trajto aŭ pli popolisma anti-koloniisma, aŭ pli najva homaranisma, mi ne scias.