Mi vizitis la urbon Hiroshima


  Mi kelkfoje vizitis aŭ trapasis la urbon Hiroshima, sed mi ne vizitis la pacmemorigan parkon por resti tie kun horoj.
  Post la esperanto kongreso mi vizitis la urbon Hiroshima por plenumi mision memori sperton de homara katastrofo.
  Mi antaŭlonge pensis, ke viziti "HIROSHIMA" estas devo de tiu, kiu vivas en Japanio, parolas pri paco, estas plenkreksulo, estas patro de ido, estas suvereno. Kaj viziti "Hiroshimon", paroli "Hiroshimon" estas neevitenda historia misio, kiu estas devontigita al postmilitaj japanoj, mi pensas.



  Mi delonge volis viziti tri lokojn en Hiroshima.

  1. La Pacmemoriga Muzeo
  2. La monumento de poeto TOOGE-Sankiĉi
  3. La monumento de atombombitoj koreaj

  Kaj krome, kelkaj homoj antaŭ la atombombita kupolo ĉiuvespere (tio estis mia mis-supozo) staradas protestante kontraŭ la genocido de Israelo en Palestino esprimante solidarecon al palestinanoj, mi volis partopreni en la agadon. Sed la iniciatanto antaŭe deklaris, ke li ne agos en la tago kaj la sekva, mi trovis tion en "X".
  Mi en la mia unua tago mi pensis, ke eĉ mi sola agu protestan staradon, sed mi havis nek kuraĝon, nek afiŝon. Krome tie estis multe da moskitoj. Mi rezignis agadon, hontinde.


  En la mia unua tago mi vizitis ankaŭ la epicentron de la atombombo, la statuon de atombombita knabino ("sadako") kaj la funebran turon por mobilizitaj lernantoj.
(la foto de la epicentro ligas al la loko je Google Maps)






■ La Hiroshima Pac-Memora Muzeo

En la Hiroshima Pac-Memor(ig)a Muzeo mi travidis ĉion malrapide. Malgraŭ frua tempo multaj vizitantoj estas tie kvietaj.
Larmoj, senĉese fontis al miaj oluloj, ĝenis min.

https://x.com/Blanka_Meduzo/status/1970280071350100318

  Interalie el la elmetaĵoj, por mi, la plej doloriga estis "disfalo de postvivanta familio post atombombado". La patro estis atombombita, kaj poste li suferis pro tutkorpa dolorego. Malgraŭ kelkfoja enhospitala kuracado la doloro ne foriris. Kuracisto deklaris, ke medicino nenion povas fari pri li, kuŝu en ĉi tiu gipsa korseto en sia loĝejo. La patro portante ĝin revenis sian hejmon. La urba oficejo rigardas fine lin "frenezulo", kiu postulas helpon kaj senfine plendas sian nenion fareblan doloron. Familianoj iom post iom forlasis lin, ĉar ankaŭ ili nenion povas fari. Ne estis publika helpo por li kaj por lia familio.
  Vidante la elmetaĵojn, je loko al loko mi devis viŝi larmojn. Kaj poste en koridolo mi iom longatempe devis sidi por sekigi larmojn. Ĉar je frua tempo de tago mi venis, la nombro de spektantoj ne estis tiom multa. Kaj do mi povis spekti kaj legi la panelojn sufiĉe malrapide.

Je la Hiroshima PacMemora Muzeo.

Se vi planus viziti JP, nepre vizitu la muzeon pli priortatigante ol ĉien. Plejeble en frua horo, kaj en via lingvo (se eblus), kaj malrapide.

https://x.com/Blanka_Meduzo/status/1970285621290979828




■La monumento de poeto TOHGE-Sankichi


Give Back the Human
Sankichi Toge
Give back my father, give back my mother;
Give grandpa back, grandma back;
Give me my sons and daughters back.
Give me back myself.
Give back the human race.
As long as this life lasts, this life,
Give back peace
That will never end.

  La poeto TOHGE-Sankichi vivtenis sin per vondado de sia poemaroj sur strato post la milito. Ĉiam li kunportis malmulte da varoj, ĉar se li tenus multe da libreto, usona milita polico suspektas lin kiel anti-usonan aktivulon *1. Do kiam li forvendis la libretojn, ĉiufoje reveni hejmen por preni la novajn.
  Tiu poemo estas la antaŭparto de lia antimilita poemaro.

Lia poem(ar)o estis tradukite publikigita en la angla en 1951, dume tiam Usono fieris sian diablan nuklean bombon kiel pacdonigan militilon.

Post du jaroj de la publikigo Tohge mortis pro postefiko de la A-bombitado.

(P.S. Fakte li mortis pro tuberkrino, ne rekta postefiko de A-bombo. Tiam li esits nur 36 jarojn aĝa)
  Laŭ ChatGPT, lia poemo estis publikigita en la mitingo "World Youth Peace Festival", kiu estis gvidita de Sovetio, tial la poemo estis rigardata kiel unu el propagandiloj de la Orienta Tendaro.


  Laŭ Google Translate la poemo estas jene:

Redonu la Homon
Sankiĉi Toge
Redonu mian patron, redonu mian patrinon;
Redonu avon, avinon;
Redonu al mi miajn filojn kaj filinojn.
Redonu al mi min mem.
Redonu la homan rason.
Dum ĉi tiu vivo daŭras, ĉi tiu vivo,
Redonu pacon
Kiu neniam finiĝos.



■La monumento por koreaj viktimoj de A-bombo

  Mi volis viziti la monumenton. Pri ĝi du bedaŭraj aferoj estas. Unue ĝia skribo estas "sud-koreoj" kaj ĝi estis konstruita antaŭ unuiĝo de Koreioj. Due en la reto la tuton de dorsa frazo de la monumento oni ne povas legi (nur parte) en la japana kaj en la korea. Mi sube afiŝas la fotojn, do koreo, bonvolu transdonu la frazon en literojn.
  Mi longatempe promeis kaj rigardis la monumenton legante japanlingvan panelon, kaj preĝis pacon.



Por helpi legadon, ĉiu suba foto ligas la grandan.

*1:La usona militistaro regis Japanion ĝis la subskribo de la Packontrakto de San-Francisko en 1952.