Por homa digneco kaj paco
Por kio ni lernas Esperanton? Ĉu por ordoni al fremduloj? Male, ĉu por esti ordonata de fremduloj? Multaj junuloj lernas la anglan por ordoni kaj por obei. Ni lernas Esperanton ne por regi aŭ turmenti aliajn homojn, sed por interkomunikiĝi, interkompreni kaj amikiĝi kun ili. Paco estas esenca bazo de ĉiu kulturo. Kaj sen libereco, sen homa digneco ne estas vera paco. Esperanto esence postulas egalecon, homan dignecon, justecon, liberecon kaj pacon. Tiuj esencaj faktoroj reciproke subtenas unu la alian.
Indulgon, pardonemon kaj toleremon
En la komencaj tagoj de nia esperantistiĝo, ni ofte spertas euforion. Multaj el ni sentas eksciton pro la povo kaj beleco de la lingvo, ĉu ne? Kaj tamen komencantoj nature multe eraras kaj "krokodilas". Krokodilado de komencantoj ne celas forpuŝi vin el konversacia rondo, nek kaŝi la interpaloron de vi. Male komencantoj simple serĉas ĝustan esprimon kaj volas esti ĝuste komprenataj.
Homarano
Ho, ĉi tiu rano portas ĉemizon samkiel homo, ĉu ne?
Nu, ĉu Esperanto estas forta? La angla estas plej forta, ĉu ne? Kaj esperantisto estas forta? Eble li/ŝi estus obstina kaj fleksebla, sed supozeble ne estas forta. Do, ĉu anglalingvanoj estas fortaj? Se esperantistoj parolus angle, ili fariĝus fortaj? Ne. Homoj estas plejparte malfortaj, ĉar ili estas HomaRano. Homoj estas tre molaj kaj facile vundeblaj samkiel rano. Ni ĉiuj same estas homarano. Pri kio verda homarano parolas esperante?
La bildoj estas nekomercaj, senpagaj bildoj haveblaj en la Interreto, kiuj estis modifitaj.
Septembro, 2025