翻訳練習:「ブラザ合意」から40年 バブル・「失われた30年」(日本)の原因に / 40 jaroj post la 《Plaza-Interkonsento》: Kauxzo de la bulteno kaj de la 《perditaj 30 jaroj》 (Japanio)

  Ĉi-jare pasas 40 jaroj post la 《Plaza-Interkonsento》. Tio fariĝis la kaŭzo de la longdaŭra ekonomia stagno de Japanio, nomata la 《perditaj 30 jaroj》.
  La Plaza-Interkonsento estis farita en septembro 1985 dum la kunveno de ministroj pri financo kaj estroj de centraj bankoj el kvin landoj (G5: Japanio, Usono, Britio, Francio kaj la tiama Okcidenta Germanio), okazigita sekrete en la Hotelo Plaza en Novjorko; ĝi celis korekti la troan fortecon de la dolaro per interveno al la valuta merkato kaj per kunordigo de monpolitikoj inter la landoj. Rezulte de la kunordigita interveno en la valutan merkaton, la dolaro falis, kaj la kurzo de 1 dolaro = 242 enoj je la interkonsento atingis la nivelon de 120-aj enoj por 1 dolaro en 1988.
  Usono montris la sintenon interveni en la valutan merkaton, kiun Usono ĝis tiam lasis libera, por trakti la 《ĝemelajn deficitojn》 de sia propra ekonomio (la buĝetan kaj la komercan deficitojn). Ĉi tiu interkonsento signifas, ke la landoj de G5 intencis efektivigi internacian kunordigan politikon por eviti la krutan falon de la dolaro kaj la rezultan konfuzon.
  La valoraltiĝo de la eno post la Plaza-Interkonsento kaj la longdaŭra malstrikta mona politiko fariĝis la deirpunkto de la bobela ekonomio de Japanio. En Japanio, grandskale okazis monludoj (spekulado), en kiuj oni uzis kapitalon pruntitan en dolaroj, konvertis ĝin al enoj por investado, kaj repagis ĝin post la valoraltiĝo de la eno. Tio estas la kialo de envolvo de tuta Japanio en la ekonomian bobelon kaj de la anormala bobeliĝo de ekonomio. La politiko, kiu prioritatis la internacian kunordigon, naskis la ekspansion kaj la kolapso de la ekonomia bobelo, kio sekve kaŭzis la ekonomian stagnadon nomatan la 《perditaj 30 jaroj》.
  La rapida valoraltiĝo de la eno sekvigis rimedojn por kosto-redukto ĉe japanaj entreprenoj (moderigo de salajroj kaj reduktigo de subkontraktantaj unuo-prezoj), kaj poste kaŭzis ankaŭ la pliiĝon de eksterlanda ekspansio. Por respondi al la progresanta rapida valoraltiĝo de la eno kaj al la komerca frotado inter Japanio kaj Usono, japanaj entreprenoj pliigis la lokan produktadon en Usono, kaj ankaŭ plivastigis la nerektan (ĉirkaŭ-iran) produktadon per translokiĝo al orientaziaj landoj, Meksiko kaj Kanado por eksporti al Usono. La Plaza-Interkonsento fariĝis la deirpunkto de la plena multnaciiĝo de japanaj entreprenoj, kaj kreis la strukturon, kiu estigas stagnon de la enlanda produktado kaj vastiĝon de la reimportado el eksterlandaj fabrikoj.
  Aliflanke, en la usona ekonomio daŭris la stagno de la enlanda produktado malgraŭ la malvaloriĝo de la dolaro. La kialo estas, ke Usono adoptis novan tutmondan strategion bazitan sur multnaciiĝo de entreprenoj, kio plie progresigis la multnaciigo de usonaj entreprenoj kaj daŭrigis la vastiĝon de la reimportado. La strategio de tutmondiĝo celis ebligi al usonaj entreprenoj monopoligi rajtojn de intelektaj proprietaj por akiri altajn profitojn, dum la efektiva fabrikado okazu en eksterlandoj kun malaltaj salajroj kaj la produktaĵoj estu importataj al Usono je malaltaj prezoj; por tiu celo oni fondis la Mondan Organizaĵon pri Komerco (WTO) en 1995.

 La epoko, en kiu tiu fenomeno --- la multnaciigo de usonaj entreprenoj kaj la plivastiĝo de reimportado de produktaĵoj fare de usonaj entreprenoj transnaciintaj --- fariĝis plej rimarkinda kaj estis evidente akcelata kiel ŝtata politiko, estas de la malfrua parto de la registaro de Ronald Reagan en la 1980-aj jaroj ĝis la registaro de Bill Clinton en la 1990-aj jaroj.
1. Epoko: post la jaro 1985 (la Plaza-Interkonsento)
 Tiam, kiam la kurzo de dolaro malalitĝis, laŭspoze la usona eksporta kapablo devus refortiĝi kaj la enlanda manufaktura industrio devus revigliĝi. Tamen fakte sekvaj tendencoj akceliĝis:
# En la malfruaj 1980-aj jaroj (De malfrua parto de la registaro de Regan ĝis la registaro G.W.H.Bush (la pli aĝa)):
 La usonaj entreprenoj jam komencis tranloki siajn produktbazojn eksterlanden (precipe al Meksko kaj Orientazio) por redukti kostojn. Superis la logiko de multnaciaj entreprenoj, laŭ kiu pli racie estas ne "remalfermi enlandajn fabrikojn jam fermitajn pro la malfortiĝo de dolaro", sed "malmultekoste produkti eskterlande, kaj reimporti la produktaĵojn al Usono".
# En 1990-aj jaroj (dum la registaro de Bill Clinton):
 La supre menciita tendenco kristaliĝis kiel "globala strategio" sur la nivelo de ŝtata politiko. La validiĝo de la "Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (angle:NAFTA)" en 1994 estis simbola por tio. Tiamaniere la sistemo estis leĝe kaj politike starigita: usonaj entreprenoj produktas en Meksiko kaj aliaj landoj, kaj la produktaĵojn reimportas al Usono sen dogano.
2. la subjekto de "globa strategio"
 Laŭvice, unue "multnaiigo de entreprenoj" antaŭiris, kaj poste registaro aprobante kaj akcelante tion adoptis strategion "promocii malfermon de merkatoj kaj insisti liberan komercadon". Ago de entreprenoj: Plivastigo de Eksterlanda Rekta Investado (ERI) por redukti produktkoston Strategio de registaro: Adopiti "Transformadon de industria sturukturo", kiu certigante superecon en la kampoj de servado*1, financo kaj altteknologio lasis la malalt-aldonvalorajn produktprocezojn al eksterlandoj.

  La rezulto estas, ke en Usono la manufaktura industrio, kiu estas translokebla al evolulandoj, malkreskis, kaj la lando fariĝis dependa de importado. Usonaj ordinaraj laboristoj malriĉiĝadis, dume, la industrioj kaj financaj servoj bazitaj sur la monopolo de intelektaj propraĵoj akiris altajn profitojn; tiel la malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono plivastiĝis, kaj la divido de la socio rimarkinde progresis. La registaro de Trump kulpigas tute aliajn landojn pri la tutmondiĝo (kaj ties nedezirindaj sekvaĵoj), prenas unupartiajn doganajn rimedojn, kaj celas la vastiĝon de la enlanda produktado. Tamen necesas ne la politiko de 《mia lando unue》, sed ĝuste internacia mekanismo, kiu reguligi la agadojn de multnaciaj entreprenoj.
Masuda Masato (Profesoro de la Universitato Hosei)
Citita el la dimanĉa eldono de 《Akahata》, kunigita numero de la 9-a kaj 16-a de novembro 2025

*1:Intelekta propraĵo kaj tantiemoj (licencaj aferoj); Informadiko kaj ciferecaj platformoj; Altnivelaj profesiaj servoj (konsultado kaj juro); Amuzo kaj enhavo