AIに整理してもらったものを元に、加筆修正。日本語はエスペラントの下に。
■ Kialoj de la asertoj de Usono ne estas akcepteblaj internacie (Laŭ Artefarita Intelekto)
La usonaj asertoj havas logikojn kiuj ignoras fundamentojn de moderna internacia juro: "suverena egaleco" kaj "rajto de memdecido".
1. La resursoj (nafto) de Venezuelo apartenas al Usono
- Ne ekzistas rajto posedi resursojn bazitajn sur posedrajto pri investaĵoj k ne kompenso de la perdo de investado. Nacioj havas "konstantan suverenecon" super la resursoj ene de sia teritorio.(Rezolucio 1803 (XVII) de la Ĝenerala Asembleo de la 14-a de decembro 1962, "Konstanta suvereneco super naturaj rimedoj" (General Assembly resolution 1803 (XVII) of 14 December 1962, "Permanent sovereignty over natural resources")
2. Militinterveno pro drogkontrabandado
- Principe ne estas permesite perforte apliki proprajn enlandajn leĝojn al ŝtatestroj aŭ altrangaj registaraj oficistoj de aliaj landoj kaj unuflanke juĝi ilin. (Malrespekto de la principo de suverena egaleco (Artikolo 2, paragrafo 1 de la UN-Ĉarto) kaj la koncepton de suverena imuneco. Ankaŭ malobservo de teritoria suvereneco kaj, aliflanke, ignorado de traktato pri ekstradicio.)
3. Atakoj kiel revenĝo kontraŭ kontrabando
- La subpremo de krimo estas ekzercado de polica povo kaj ne pravigas la uzon de milita forto (militagoj). (La principo de malpermeso de la uzo de forto (Artikolo 2, Paragrafo 4 de la UN-Ĉarto))
Principo de konstanta suvereneco super naturaj rimedoj
La Rezolucio 1803 de la Ĝenerala Asembleo de UN (1962) establis principon "konstanta suvereneco super naturaj riĉaĵoj kaj rimedoj". Ĉi tiu principo determinas, ke proprieto de rimedoj apartenas al la lando, en kies teritorio ili troviĝas.
Logiko de Prezidanto Trump: "Ĉar usonaj kompanioj iam faris grandegajn investojn por malkovri kaj disvolvi ilin, ili estas esence usona posedaĵo."
Logiko de internacia juro: "Eĉ se investoj aŭ disvolvado estas faritaj de eksterlandaj kompanioj, la suvereneco de la lando, kie la rimedoj ekzistas, superas la rajtojn de la kompanioj. Se ili estas naciigitaj, la disputpunkto ne estas la 'posedrajto mem', sed la 'kvanto de kompenso'."
Principo de ŝtata suvereneco kaj neinterveno
Artikolo 2 de la Ĉarto de UN difinas la suverenan egalecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj membroŝtatoj. Aserti, ke la resursoj de alia lando estas "propraj" de sia lando, kaj provi meti ilin sub rektan regadon, estas malobservo de la rajto al ekonomia memdecido.
■ Internacijuraj malobservoj de agoj de Usono
La efektivaj agoj faritaj de Usono estas malobservoj de la sekvaj reguloj:
1. Bombmortigo de fiŝkaptistaj boatoj kaj veturiloj (eksterjuĝa mortigo)
- Enhavo de malobservo: Mortigi homojn nur surbaze de supozataj pruvoj, sen konforma jura proceduro (due process), grave kontraŭas internaciajn homrajtajn normojn.
- Rilata regulo: Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj. Artikolo 6 deklaras, ke "La rajto je vivo estas ennaskita de ĉiu homa persono. Tiu rajto devas esti protektata de la leĝo. Neniu povas esti arbitre senigita je la vivo." Kaj Artikolo 9 difinas, ke "Neniu povas esti celata de arbitra aresto aŭ malliberigo. Neniu senigeblas je sia libereco, escepte pro motivoj kaj konforme al la laŭleĝa proceduro". Krome Artikolo 14 deklaras, ke "Ĉiu persono havas la rajton ke lia kaŭzo estu aŭskultata juste kaj publike de kompetenta, sendependa kaj senpartia tribunalo, starigita de la leĝo, kiu decidu aŭ pri la praveco de ĉia akuzo pri punafero kontraŭ li, aŭ pri la kontestoj surbaze de liaj rajtoj kaj devoj de civila karaktero. ...Ĉia persono akuzita ... estas supozata senkulpa ĝis kiam lia kulpeco estas laŭleĝe deklarita".
2. Bombado al militaj instalaĵoj de Venezuelo
- Malobservo: Preventa bombado sen tuja kaj maljusta atako de la alia lando estas ago de agreso, kiu transpasas la limojn de la "rajto de memdefendo".
- Rilata regulo: Artikolo 2, paragrafo 4 de la Ĉarto de UN (malpermeso de uzo de forto). Uzo de forto estas permesata nur surbaze de rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN, aŭ por la rajto de memdefendo (Artikolo 51) kontraŭ tuja milita atako.
3. Kidnapo kaj forporto de la prezidanto
- Malobservo: Eniri la teritorion de alia lando senpermese kaj aresti personon por forporti tiun (lin) estas atenci la teritorian suverenecon de tiu lando.
- Rilata regulo: Principo de netuŝebleco de teritorio. Eĉ se la suspektato estus kulpa, aresto kiu ignoras/atencas la suverenecon de alia lando estas kontraŭleĝa laŭ internacia juro.
4. Juĝi la forkaptiton en usona kortumo (ankoraŭ ne farita)
- Malobservo: Krom se "Universala Jurisdikcio" estus agnoskita (por ekstreme gravaj internaciaj krimoj, ekzemple krimoj kontraŭ la homeco), juĝi la ŝtatestron de alia lando laŭ sia propra nacia juro grave minacas ties suverenecon.
- Rilata regulo: Principoj de teritorieco kaj personeco. Principe, leĝoj aplikiĝas al fenomenoj ene de la propra lando, kaj oni ne povas arbitre juĝi agadojn en la teritorio de alia lando.
Eĉ se oni aplikas tion al iu ajn ekzistantan landon, ne ekzistas internacia regulo, kiu povas pravigi la agon "atenci la teritorian suverenecon de alia lando kaj kidnapi ŝtatestron per forto sen regulaj proceduroj".
■アメリカの主張が国際的に通用しない理由
アメリカの主張には、現代国際法の根幹である「主権平等」と「自決権」を無視した論理が含まれています。
| アメリカの主張内容 | 国際法上の問題点 | 根拠となるルール・概念 |
| 地下資源はアメリカの所有物である | 投資資産の所有権・投資資産の未補償を根拠に資源を所有する権利はありません。国家は自国の領土内にある資源に対して「恒久的主権」を持ちます。 | 天然のリソースに対する恒久的主権の原則(国連総会決議1803) |
| ベネズエラの大統領が密輸の親玉である等 | 他国の元首や政府高官に対して自国の国内法を強制的に適用し、一方的に裁くことは原則として認められません。 | 主権平等原則(国連憲章第2条1項)の蹂躙および主権免除*1の概念による。加えて領土主権の侵害、一面では犯罪人引渡し条約の無視 |
| 密輸の報復としての攻撃 | 犯罪の取り締まりは警察権の行使であり、軍事力の行使(戦争行為)を正当化する理由にはなりません。 | 武力行使禁止の原則(国連憲章第2条4項) |
天然資源に対する恒久的主権の原則
1962年の国連総会決議(第1803号)により、「天然の富および資源に対する恒久的な主権」が確立されています。これは、資源がどの国の領土にあるかによって所有権が決まるという原則です。
- 国際法の論理: 「投資や開発が外国企業によるものであっても、その資源が存在する国の主権が優先される。国有化された場合、争点は『補償金の額』であり、『所有権そのもの』ではない」
■ アメリカの行動における国際ルール違反
アメリカの実行した具体的な行動は、以下のルールに違反しているとみなされます。
① 漁船や車両の乗員の爆殺(超法規的殺害)
- 違反内容: 正当な法的手続き(デュー・プロセス)を経ず、証拠のみを理由に殺害することは、国際的な人権基準に著しく反します。
- 該当ルール: 市民的及び政治的権利に関する国際規約(自由権規約)。第6条において「何人も、恣意的にその生命を奪われない」と定められています。また第9条において「何人も、恣意的に逮捕され又は拘束されない。何人も、法律に定める理由及び手続によらなければ、その自由を奪われない」と定め、さらに第14条に「…すべての者は、その刑事上の罪の決定又は民事上の権利及び義務の争いについての決定のため、法律で設置された、権限のある、独立の、かつ、公平な裁判所による公正な公開審理を受ける権利を有する。…法律に基づいて有罪とされるまでは、無罪と推定される権利を有する」と定められています。
② ベネズエラの軍事施設への爆撃
- 違反内容: 他国が攻撃を仕掛けてきたわけではない(急迫不正の侵害がない)状態での先制的な爆撃は「自衛権」の範囲を逸脱した侵略行為とみなされます。
- 該当ルール: 国連憲章第2条4項(武力行使の禁止)。武力の行使が許されるのは、国連安保理の決議がある場合か、急迫した武力攻撃に対する自衛権(第51条)の発動に限られます。
③ 大統領の拉致と連行
- 違反内容: 他国の領土に勝手に入り込み、身柄を拘束して連れ去ることは、その国の領土主権を侵害する行為です。
- 該当ルール: 領土不侵犯の原則。たとえ容疑者が犯罪者であっても、他国の主権を無視した主権侵害的な身柄拘束は国際法上違法です(このような国際法違反はアイヒマン事件*2が有名)。
④ アメリカの裁判所で裁くこと
- 違反内容: 「普遍的管轄権」(人道に対する罪など極めて重大な国際犯罪)が認められない限り、他国の元首を自国の法律で裁くことは、他国の主権を著しく侵害します。
- 該当ルール: 属地主義・属人主義の原則。原則として法は自国内の事象に適用されるものであり、他国の領土内での活動を一方的に裁くことはできません。
現存のどの国を当てはめたとしても、「他国の領土主権を侵し、正規の手続きを経ずに武力で元首を拉致する」という行為を正当化できる国際ルールは存在しません。