NHK朝の連続テレビ小説「ばけばけ」の2月26日のエピソードは面白かったし、良かった。
El epizodo de la televida seria dramo "BAKE, BAKE", elsendita antaŭ tagoj.
Mi, kiel verkisto, kolektis japanajn malnovajn legendojn kaj folklorajn rakontojn. Lastatempe mi ne povis havi novajn temojn, do mi estis iom maltrankvila.
Tiam mia edzino, por helpi min, invitis iun lokan virinon, kiu konas tiajn rakontojn kaj krome onidire ŝi estas malbenita.
La invitita virino, ŝajne malriĉa, komencis rakonti laŭ mia peto.
Kuseno sur kiu sidiĝis alia homo
- Kuseno aŭ loko sur tatami-matraco, sur kiu sidiĝis alia homo, estas varmeta. Tien oni ne devas sidiĝi. Ĉar se iu sidiĝus sur la kuseno ankoraŭ varmeta, tiu homo ekportas la malfeliĉon de la homo, kiu ĵus sidiĝis. Tiam, kiam vi sidiĝas tie, kie ankoraŭ estas varmeta, mane batetu tiun lokon aŭ kusenon dufoje, "tam tam" antaŭ sidiĝo. Do, vi povas eviti porti la malfeliĉon de la antaŭa homo.
Mi demandis ŝin.
- Kial tiel?
- Mi ne scias. Mi neniam dubis tion. La legendoj estas tiaj. Oni ne havas dubon pri legendoj, ĉu ne?
Tombo de pupo
- Nu --- mi demandis --- kial vi estas nomata "malbenita virino"?
La virino invitita iom longe hezite silentis.
Kaj fine ekparolis malrapide kaj iom post iom.
- Ĉu vi scias rakonton pri "tombo de pupo"?
Mi, en mia infanaĝo, vivis kun gepatroj kaj pli aĝa frato, kvarope. Ni senĝene vivis, sed unu tagon mia patro subite mortis pro malsano. Kaj baldaŭ ankaŭ mia patrino. Tiam mi estis dek tri jarojn aĝa. Mia frato kaj mi estis postlasitaj. En nia vilaĝo unu legendo estas tradicie rakontata: tiam, kiam du familianoj mortis sinsekve en unu familio, la tria nepre baldaŭ mortos. Kaj la kvara kaj sekvaj anoj, se travivus, estos malbenitaj kaj iĝos malfeliĉaj. Sed, se tiam la restintaj anoj faras tombon de pajla pupeto, ili povas eviti la malbenon. Mi kaj mia frato mokis kaj ne kredis tian legendon kaj ne faris pupetan tombon. Kaj tamen post nelonge ankaŭ mia frato mortis. Mi haste faris tombon de pajl-pupeto, sed jam malfrue. Kaj poste mi falis en seriozan malsanon kaj ŝarĝis min per granda ŝuldo. Nenio feliĉa okazis al mi. Miaj parencoj ne helpis min, eĉ evitadas min... Kaj de tiam mi ekkredis legendojn.
Mi kaj mia edzino tute silentiĝis. La virino klinis sin kaj diris,
- Pardonon al mi. Tia rakonto ne amuzas aŭskultantojn, do mi volis ne rakonti pri mi. Mi foriros.
Dirante ŝi staris kaj ekpaŝis al elirejo.
- Haltu! --- mia edzino alvokis --- jen!
Mia edzino sidiĝis sur la kuseno, sur kiu ĵus la virino sidis.
- Jen... ankoraŭ varmete estas sub miaj sidvangoj, do mi portos vian malfeliĉon!
- Ĉu, ĉu vi ne timas?
- Ne timas? Jes, mi timas, sed tio estas eĉ pli amuze! Ankaŭ mi, antaŭe, neniam estis feliĉa. Malfacilaj aferoj okazis al mi, sed nun mi estas multe pli feliĉa ol vi. Ĉar mi ekportas vian tutan malfeliĉon, do nepre bonaĵoj okazos al vi! Ahahahaha! Interese! Amuze!
- Ĉu vi freneziĝis!? Ĉu vi estas certa!?
Mi mire demandis mian edzinon.
- Dankon, dankon, koran dankon sinjorino, dankon!
La invitita malbenita virino larme ripetis.
Mia edzino ridetante kaj tremete svenis.
Mi enlitigis mian edzinon kaj igis la virinon foriri.
Poste mia edzino ridete konfesis, "mi volis sperti malbenon".