Presidential Statement Regarding the Use of Force Against Iran
https://pbs.twimg.com/media/HCa-T1CaEAAxik3?format=jpg&name=4096x4096
原文の英文は上記リンクの画像を参照のこと。
アメリカ国際法学会について PRI LA AMERIKA SOCIETO DE INTERNACIA JURO
| アメリカ国際法学会は、非営利、無党派の会員制団体です。 | La Usona Societo de Internacia Juro estas neprofitcela, nepartizana membreca organizajxo. |
| その使命は、国際法の研究を促進し、法と正義に基づく国際関係の構築と維持を促進することです。 | Gxia misio estas kreskigi la studadon de internacia juro kaj antauxenigi la establon kaj konservadon de internaciaj rilatoj surbaze de juro kaj justeco. |
| 学会はボランティア主導の組織であり、役員および理事会は会員によって選出され、個人の資格で活動します。 | La Societo estas volontul-gvidata organizo, kies oficistoj kaj reganta Plenuma Konsilio estas elektitaj de gxiaj membroj por servi en sia persona kvalito. |
イランに対する武力行使に関するASIL会長声明 / Prezidenta Deklaro Pri la Uzo de Militforto Kontraux Irano
| アメリカ国際法学会 | Usona Societo de Internacia Juro |
| 2223 マサチューセッツ・アベニュー | 2223 Masacxuseca Avenuo, |
| NW ワシントン D.C. 20008-2864 | NW Vasxingtono, DC 20008-2864 |
| www.asil.org | www.asil.org |
| 電話 202.939.6000 | Tel. 202.939.6000 |
| FAX 202.797.7133 | Fakso 202.797.7133 |
| イランに対する武力行使に関するASIL会長声明 | Prezidenta Deklaro Pri la Uzo de Militforto Kontraux Irano |
| 2026年3月2日 | la 2a de marto, 2026 |
| 米国とイスラエルによるイランへの武力行使、そしてこの行動が誘発した中東全域での暴力の連鎖は、深刻な懸念を抱かせるものである。 | La uzo de militforto fare de Usono kaj Israelo kontraux Irano, kaj la eksplodo de perforto tra la Proksima Oriento, kiun tiu cxi ago ellasis, estas profunde maltrankviligaj. |
| トランプ政権は、ベネズエラへの一方的な(挑発されていない)軍事攻撃から2か月も経たないうちに、今度はイランに対して一方的な軍事攻撃を開始することで、国連憲章の武力行使禁止に違反し、国際法の軽視を改めて露呈した。 | La Trump-registaro denove montris sian neglekton de internacia juro, malobservante la malpermeson de la UN-Cxarto pri la uzo de forto lancxante neprovokitan militan atakon, cxi-foje kontraux Irano - malpli ol du monatojn post neprovokita milita atako kontraux Venezuelo. |
| トランプ政権はこの最新の攻撃において、現在この地域で展開されているような攻撃に米軍を投入する前に、少なくとも議会議員との協議を義務付ける米国法*1に再び違反した。 | En cxi tiu plej nova atako, la Trump-registaro denove malobservis usonan juron, kiu minimume postulas konsulton kun membroj de la Kongreso antaux ol impliki usonajn armetrupojn en atakojn kiel tiu, kiu nun disvolvigxas en la regiono. |
| 大統領はイランによる差し迫った攻撃の証拠を提示しておらず、したがって国際法上、先制攻撃の根拠とはならない。また、戦争の準備に何週間も費やしてきたことを考えると、議会の同意を求めなかった理由はない。 | La prezidanto ne prezentis pruvojn pri baldauxa atako fare de Irano kaj tial nenian bazon laux internacia juro por preventa (anticipa) atako, kaj, konsiderante la multajn semajnojn pasigitajn preparante por milito, nenian kialon ne peti la konsenton de la Kongreso. |
| 国際法は何世紀にもわたり、地球という共有地における最も差し迫った課題に対処するため、断続的に進化してきた。 | Dum multaj jarcentoj, internacia juro evoluis, intermite, por trakti la plej urgxajn defiojn de komuna planedo. |
| 第二次世界大戦の惨禍を受けて採択された国連憲章は、前例のない平和と繁栄をもたらした。 | La Cxarto de UN, adoptita kiel respondo al la hororoj de la Dua Mondmilito, enkondukis senprecedencan pacon kaj prosperon. |
| その約束(=国連憲章の理念)が必ずしも実現されているわけではないが、国際法は世界中の人々が協力し、とりわけ国際平和と安全を維持するための手段を提供している。 | Kvankam gxia promeso ne cxiam realigxas, internacia juro ofertas ilon por popoloj tra la tuta mondo por kunlabori, cxefe, por konservi internacian pacon kaj sekurecon. |
| 国際法が推進しようとする基本的価値は、保護され、尊重されなければならない。 | La fundamentaj valoroj, kiujn internacia juro celas antauxenigi, devas esti protektataj kaj respektataj. |
| イラン国民は数十年にわたり、甚大な人権侵害に苦しんできた。彼らは自由と民主主義を要求してきたし、また当然それを得る権利がある。 | Dum jardekoj, irananoj suferis pro kruela minaco al homaj rajtoj; ili postulis kaj ili meritas - liberecon kaj demokration. |
| しかし、こうした願いが国際法違反によって実現されることは稀である。 | Sed tiaj aspiroj malofte realigxas per malobservo de internacia juro. |
| そうでないとすれば、より混沌とした暴力的な世界を招くことになるであろう。 | Opini alie estas inviti pli kaosan kaj perfortan mondon. |
| この紛争のすべての当事者は、国際人道法と、主権国家間の紛争に対処するための明確な枠組みを提供する国際法秩序を尊重するよう強く求められている。 | Cxiuj partioj en cxi tiu konflikto estas instigitaj respekti internacian humanecan juron kaj respekti la internacian juran ordon, kiu provizas klaran kadron por trakti disputojn inter suverenaj nacioj. |
| この悲惨な状況が、世界の平和と安全をさらに脅かす、より広範な紛争へと発展する前に、最大限の抑制と交渉による解決を緊急に優先させなければならない。 | Maksimuma modereco kaj intertraktita solvo devas esti urgxe prioritatigitaj antaux ol cxi tiu serioza situacio degeneros en ecx pli vastan konflikton, kiu plue minacas tutmondan pacon kaj sekurecon. |
*1:1973年戦争権限法(War Powers Resolution)。この法律は、大統領が独断で軍を派遣することを制限し、攻撃開始から48時間以内の議会報告や、60日以内の承認を求めるもの。