Ni Postulas Cxesigon de Cxiuj Militaj Agoj en Mezoriento (la Japana YMCA)

www.ymcajapan.org

Ni Postulas Cxesigon de Cxiuj Militaj Agoj en Mezoriento

La militaj atakoj estas lancxitaj de Usono kaj Israelo en la 28a de februaro 2026 kontraux Irano. La atakojn ne aprobis ankaux la Sekurec-Konsilio de UN kaj ankaux la Usona Kongreso. Tiuj agoj, kiuj perforte minacas la suverenecon de alia sxtato, estas nenio alia ol evidenta malobservo de la internacia juro. La cxi-fojaj militaj atakoj kaj reprezalioj sekvantaj profunde maltrankviligas nin. Jam multaj civiluloj inkluzive de infanoj estas viktimigitaj. Ni esprimas profundan malgxojon kaj fortan indignon pro tio.

Ni postulas tujan cxesigon de cxiuj militaj agoj en Mezoriento. Kaj ni alvokas la internacian komunumon kaj koncernatajn sxtatojn inkluzive de Japanio diplomatian solvon per neperforta dialogo surbaze de observado de la internacia juro.
Ni rifuzas ordinarigxon de la malobservo de la internacia juro, kaj plian disvastigxon de malgxusta kredo, ke paco estas realigata per militforto.

Ni, la japana YMCA, deklaras nian mision en niaj bazaj principoj: "ni agas por protekti homrajtojn de cxiu persono, por postuli justecon kaj egalecon", "konsiderante historiajn respondecojn al la areo de la Azia-Pacifika regiono ni klopodas por realigi pacon kune kun popoloj de la tuta mondo".

Justeco, egaleco kaj paco ne realigxas per perforto aux militforto. Ni pregxas kaj agadas por protekti karan vivon kaj homrajtojn de cxiu persono, realigi pacon kun solidareco de kolegoj de YMCA de la tuta mondo kaj la homoj kun kiuj ni vivas en niaj lokaj komunumoj.

9-a de marto 2026
Japana YMCA-Alianco
Prezidanto: Yamamoto Toshimasa
Gxenerala Sekretario: Taguchi Tsutomu