Ekzameno pri malsano kaj aliaj

https://x.com/Blanka_Meduzo/status/2036234973846577188
Hieraŭ oni ekzameniĝis min per gastroskopo. Tio estas konstanta kezameno, 1 aŭ 2 foje en unu jaro.
Sub trankviliga injekto, min dum sen konscio oni ekzamenis per gastroskopo. Ĉi foje mi post ekzameno estis iom laca.
Mi devis viziti al kvartala publika oficejo, kaj senprobleme mi plenumis mian aferon, revenis al hejmo.
Mi tagmanĝis kaj dormis.
Vespere mi devis ĉeesti gravan kunsidon de iu bonfarta organizo, kaj tamen mi dormis.


En hospitalo unua estis ekzameno de sango. Kaj antaŭ gastrografa ekzameno oni min ekzamenis per "abdomena ultrasonilo", kiu estas ekzamen-ilo/ado, vi jam scias, alŝmili ĵelon sur abdomeno, alpremi kaj alfroti ksondilon al abdomeno, montrigi internajn organojn sur ekrano.
Tiam medicina teknologo (ekzamenisto) petis al mi, ke komencanta kuracisto praktike trejni ultrasonadon per mia korpo.
Mi akceptis ĝoje tion.
La teknologo invitante junan kuracistinon diris, "d-ro, faru ekzameni iun ajn parton de ĉi korpo".
Eĉ iun ajn parton?!
Ni ridis.
Kaj tial, la junulino ŝirmis ĵelon sur mia korpo kaj karesis min, murmurante, "ah... renoj... uhum hepato, oh, ah, nun mi volas vidi la galvezikon..." kto.

Ĉu tio estis bona sperto por mi?



https://x.com/i/trending/2036600438401933673