Enreta dekstrulo, "Neto-Uyo"

Jam oni studas pri Neto-Uyo kiel socia fenomeno en la kampo de sociologio. Sed mi ne referencas tion kaj skribas pri la uloj.

X.com (eksa Twitter) lastatempe enkondukis auxtomatan tradukadon. Kaj posxtajxoj estas montrataj en sia gepatra lingvo aux la angla sur la ekranoj de la uzantoj. Tio okazigas kelkaj fenomenoj.

Unu el ili estas mistradukado. La esperanta vorto "kuracisto" en mia posxto estas traktita kiel la cxehxa, kaj montrigxis kiel "peniso" en la japana. Esperanto estas tradukata kiel la cxehxa aux la hispana.
La alia el ili estas hazarda interkomunikado trans lingvoj k landlimo. La suba ekzemplo temas pri salajro de profesiaj fregistioj. La posxtajxoj igxis facile legeblaj en sia gepatralingvo, do minoritataj lingvaj posxtajxoj estas pli multe rigardataj kaj legataj. En mia ekrano multigxis el Turkio kaj Hispanio pri milito, Usono, Israelo kaj Palestino en la japana lingvo.

https://x.com/rin_142356/status/2038746453154336904

Trie laux sama kialo malkasxigxas diversaj "opinioj" de japanoj. Senracieca histori-reviziismo, bagatela naciismo, diskriminaciaj blasfemoj al fremduloj ktp. farigxis esti vidataj de uzantaro de la tuta mondo. Kaj tiuj, kiuj asertas ultra-dekstrajn opiniojn kun la vorto "Neto-uyo", estas aperanta antaux monda publiko. La suba imago estas sceno, ke reviziista patro kaj patrino estas konfuzitaj pro ke ilia filino lernis pri "Amasbucxo de Nankino" (1937). Cxar la gepatroj kredas la afero estas malfakto knedita.

https://x.com/inari_oji/status/2039492410854768856

Kiel ili, nombroj da homoj, kiuj kredas ne pravan "fakton" kaj asertas tion (=ultra dekstra kono aux opinio) cxefe en la reto, estas nomata "neto-uyo" (enreta dekstrulo).
Mi arbitre lauxvie skribas sube.

  • Fonto de ilia kono estas interretaj movietoj aux SNS.
  • ili deziras k rigardas sian personan valoran fonton en la ŝtataneco k unikeco de Japanio.
  • Ilia imago pri Japanio kondistas el forteco milita kaj ekonomia, feŭdisma tradicio, vira supereco, sen erareco historia (pri tio ili estas tre difekiĝema).
  • Ilia politika principo estas anti-komunismo, anti-maldekstro, kaj adoranto de Usono.
  • Por nei komunismon ili elektas eĉ naziismon. Tiuj tendencoj konvenas por profito de regantaro.
  • Por senti sian pravecon kaj identitecon tre ofte batas aziajn fremdulojn, homojn kiuj apartenas socia malforta tavolo, handikapulojn, malsanulojn, maljunulojn ktp.
  • Lastatempe parto de ili en k ekster la reto atakas personojn ĝis morto. Utiligante sistemon de SNS k.a. senhezite asertas siajn bagatelajn opiniojn kontraŭ demokratismo. Kaj krome utilgante la mon-igon de SNS por kolekti atenton kaj vidon, ili pli malbonajn ajxojn, mensogojn kaj alvokojn alskribas/alsxutas.
  • Ili hontinde, neniam kritikas, neniam plendas pri usonaj armeoj en Japanio, eĉ pri iliaj krimoj seksfortaj al japanaj knabinoj. Neniam. Tiuj tendencoj ĝuste identas al karaktero de regpartio.
  • Ideologie tendenco de Neto-uyo estas konscio de forfalnta malgranda burĝaro. Ilia vivteno ne estas facila k plena de maltrankvilo pri dia vivo k estonteco. Kvankam ili ne havas monon, ili ne fidas laboristaron, sed regantaron k "ŝtaton" kiel la simbolo de regantaro.
  • Ili tre malamas sian spegulaĵon t.e. malsanulojn, maljunulojn k aliajn falintajn homojn kiuj imagigas sian veron.
  • La kompleta figuro de ilia idealo, logike, estas fasxisma militisma naciisma sxtato, kiu ne permesas ian ajn kritikon kontraux sxtato.
  • Sed tio havas severan kontrauxdiron, cxar jpna regantaro profunde subigxas sub Usono. Ilia naciismo cxiam estas malkompleta.Tia sxtato devas forrtabi de sia popolo por teni sian militforton, sed la popolo ne rajtas plendi.
  • Tia sxtato devas regi perforte por teni sian regximon. Por tio la sxtato bezonas malkonkordon de popolo kaj reciprokan observan-denuncan sistemon.
  • Resume tia sxtato cxiam bezonas sian malamikon ene kaj ekstere gxis memfalo.