■ Pli ol dek memfaritaj tabulludoj – discipline punita altranga fajrobrigadisto pro trudo de partopreno
10 Aprilo 2026 / La ĵurnalo MAINICHI
Iu altlanga fajrobrigadisto en iu urbo en centra Japanio estis discipline punite suspendita (suspendi: provizore deteni iun de la plenumado de sia profesia funkcio) por unu monato. Ĉar dum la pasintaj ses monatoj malgraŭ labortempo li altrudadis siajn kolegojn ludi tabulludojn, kiujn li mem faris, kaj ignorante kaj alimaniere molestis rifuzintojn de la ludado. La tabulludoj estis pli ol dek specoj kaj ili estis mane desegnitaj de la altlanga fajrobrigadisto mem sur blankaj paperoj. Li ekskuzas sin, ke li celis interkomuniki kun la kolegoj per la ludado.
Mi supozas, la fajrobrigadisto estas gaje-igisto en laborejo kaj havis iom tro fortan deziron de aprobo. Unu post aliajn novajn memfaritajn tabulludojn li prezentis kaj deziris ke kolegoj ĝojas kaj pli fratiĝas (kaj centre li mem estu).