エスペラント訳が1951年の条約本文しか見当たらないので訳してみました。
■ 難民条約
■ 難民の地位に関する1951年の条約
- 英語:Convention relating to the Status of Refugees
- 日本語:難民の地位に関する1951年の条約
- エスペラント:Konvencio pri la Statuso de la Rifugxintoj (訳:MAS)
■ 附属書(1951年難民の地位に関する条約)
- Schedule: 附属書条約の一部として不可欠な、詳細なリストや様式。
- Annex: 附属書 / 議定書本体とは別に、後から追加されたり独立性の高い文書。
- Appendix: 付録補足的な資料。本文の理解を助けるための参考データ。
- Protocol: 議定書条約を補完したり修正したりする、独立した合意文書(例:1967年の議定書)。
- 英語:Schedule (1951 Convention Relating to the Status of Refugees)
- 日本語:難民の地位に関する1951年の条約のリンク先に同じ
- エスペラント:下記
Aldono (Konvencio de 1951 pri la Statuso de Rifugxintoj)
Paragrafo 1
1. La vojagxdokumento menciita en artikolo 28 de cxi tiu Konvencio devas esti simila al la specimeno aneksita al tio cxi.
2. La dokumento devas esti farita en almenaux du lingvoj, el kiuj unu devas esti la angla aux la franca.
Paragrafo 2
Laux la regularoj validaj en la eldonanta lando, infanoj povas esti inkluditaj en la vojagxdokumento de gepatro aux, en esceptaj cirkonstancoj, de alia plenkreska rifugxinto.
Prargrafo 3
La postulata pago por la eldono de la dokumento ne superu la plej malaltan tarifon por naciaj pasportoj.
Paragrafo 4
Krom en specialaj aux esceptaj kazoj, la dokumento estas farata tiel valida por kiel eble plej granda nombro da landoj.
Paragrafo 5
La dokumento havu validperiodon de unu aux du jaroj, laux la dispono de la eldonanta auxtoritato.
Paragrafo 6
1. La renovigo aux plilongigo de la valideco de la dokumento estas afero de la auxtoritato, kiu eldonis gxin dum la posedanto ne fiksi lauxlegxan logxejon en alia teritorio kaj logxas lauxlegxe en la teritorio de la menciita auxtoritato.
La eldono de nova dokumento estas, sub la samaj kondicxoj, afero de la auxtoritato, kiu eldonis la antauxan dokumenton.
2. Diplomatiaj aux konsulaj auxtoritatoj kiuj estas speciale rajtigitaj por tiu celo rajtas plilongigi, por periodo ne pli ol ses monatoj, la validperiodon de vojagxdokumentoj eldonitaj de siaj registaroj.
3. La Kontraktantaj Sxtatoj simpatie konsideros la renovigon aux plilongigon de la validperiodo de vojagxdokumentoj aux la eldonon de novaj dokumentoj por rifugxintoj, kiuj jam ne lauxlegxe logxas sur ilia teritorio kaj ne povas akiri vojagxdokumenton el la lando de sia lauxlegxa logxado.
Paragrafo 7
La Kontraktantaj Sxtatoj agnoskos la validecon de la dokumentoj eldonitaj laux la preskriboj de artikolo 28 de cxi tiu Konvencio.
Paragrafo 8
La kompetentaj auxtoritatoj de la lando, al kiu la rifugxinto deziras iri, devas alglui vizon al la dokumento, kiun li posedas, se ili pretas akcepti lin kaj se vizo estas necesa.
Paragrafo 9
1. La Kontraktantaj Sxtatoj sin devontigas eldoni transirtvizojn al rifugxintoj, kiuj akiris vizojn por teritorio de fina celloko.
2. La eldono de tiaj vizoj povas esti rifuzita pro kialoj, kiuj pravigus rifuzon de vizo al ajna fremdulo.
Paragrafo 10
La pagoj por la eldono de eliraj, eniraj aux transiraj vizoj ne superu la plej malaltan tarifon por vizoj de fremdaj pasportoj.
Paragrafo 11
Kiam rifugxinto lauxlegxe eklogxis en la teritorio de alia Kontraktanta Sxtato, la respondeco pri la eldono de nova dokumento, laux la kondicxoj de artikolo 28, estos tiu de la kompetenta auxtoritato de tiu teritorio, al kiu la rifugxinto rajtos peti.
Paragrafo 12
La auxtoritato eldonanta novan dokumenton devas repreni la malnovan dokumenton kaj resendi gxin al la eldoninta lando, se en la dokumento estas indikite, ke gxi devas esti tiel resendita; alie gxi devas repreni kaj nuligi la dokumenton.
Paragrafo 13
1. Cxiu Kontraktanta Sxtato devontigas sin, ke la posedanto de vojagxdokumento eldonita de gxi laux artikolo 28 de cxi tiu Konvencio rajtos ree eniri en gxian teritorion iam ajn dum gxia validperiodo.
2. Kondicxe de observo de la preskribo de la antauxa subparagrafo, Kontraktanta Sxtato povas postuli, ke la posedanto de la dokumento plenumu tiajn formalajxojn, kiuj povas esti preskribitaj rilate al eliro el aux reveno al gxia teritorio.
3. En esceptaj kazoj, aux kiam la restado de la rifugxinto estas rajtigita por specifa periodo, la Kontraktantaj sxtatoj cxe la eldono de la dokumento rajtas limigi la periodon por reveno al almena? tri monatoj.
Paragrafo 14
Kondicxe de observo de nur paragrafo 13, la preskriboj de cxi tiu Aldono neniel tusxas la lokajn legxojn kaj regularojn pri akcepto, transiro, restado, establigxo kaj foriro rilate al la teritorioj de la Kontraktantaj Sxtatoj.
Paragrafo 15
Nek la eldono de la dokumento nek la enskriboj faritaj sur gxi determinas aux influas la statuson de la posedanto, precipe rilate al nacieco.
Paragrafo 16
La eldono de la dokumento nek rajtigas la posedanton ricevi protekton de la diplomatiaj aux konsulaj auxtoritatoj de la eldoninta lando, nek donas al tiuj auxtoritatoj rajton protekti lin.
■ 難民の地位に関する1967年の議定書
1951年の難民条約が、難民を国際連盟の時代に難民と認定された者と「1951年1月1日以前の事件」によって「欧州」で難民になった者か「欧州以外」で難民になった者(加入国によって欧州・非欧州は選択できる)に限定していた、その限定を取り払ったもの。
国際連盟の時代に難民と認定…とは
- 1926年5月12日および1928年6月30日の取極(Arrangements)
これらは『国際連盟(League of Nations)』のもとで作成された、最初期の国際的な難民保護の枠組みです。
1926年: 主にロシア革命後の「ロシア難民」と、オスマン帝国崩壊後の「アルメニア難民」を対象に、身分証明書(いわゆるナンセン・パスポート)の発行などを定めました。
1928年: 1926年の範囲を広げ、アッシリア難民やトルコ難民なども対象に加えました。- 1933年10月28日の条約(Convention)
対象: ロシア、アルメニアおよび関連する難民。
意義: 「取極(合意)」から一歩進んだ「条約」として、難民の法的地位(居住権、労働権、教育など)を体系的に定めた初めての本格的な文書です。「送還の禁止(ノン・ルフルマン)」の芽生えがここに見られます。- 1938年2月10日の条約および1939年9月14日の議定書
背景: ナチス・ドイツの台頭。
対象: ドイツからの難民(1938年)および、アンシュルス(独墺併合)後のオーストリアからの難民(1939年)。
内容: ナチス政権下で国籍を剥奪されたり、迫害を受けたりして逃れた人々に法的保護を与えるための緊急的な措置でした。- 国際避難民機関(IRO)憲章
IRO(International Refugee Organization): 1946年に設立された、国際連合(UN)初期の専門機関です(UNHCRの前身の一つ)。
憲章(Constitution): 第二次世界大戦によって生じた膨大な数の避難民(DP: Displaced Persons)を再定住させ、保護するための法的根拠となりました。
1951年条約との繋がり: このIRO憲章で「難民」と定義されていた人々が、そのまま1951年条約の保護対象へとシームレスに引き継がれました。
- 英語: Protocol relating to the Status of Refugees
- 日本語: 難民の地位に関する1967年の議定書
- エスペラント:下記
La Protokolo koncerne la Statuson de Rifugxintoj de 1967
Adoptita en la 16a de Decembro 1966
DE la Gxenerala Asembleo en rezolucio 2198 (XXI)
[La Protokolo estis notita kun aprobo de la Ekonomia kaj Socia Konsilio en rezolucio 1186 (XLI) de la 18a de novembro 1966 kaj estis notita de la Gxenerala Asembleo en rezolucio 2198 (XXI) de la 16a de decembro 1966. En la sama rezolucio la Gxenerala Asembleo petis la Gxeneralan Sekretarion transdoni la tekston de la Protokolo al la Sxtatoj menciitaj en artikolo V de gxi, por ebligi al ili aligxi al la Protokolo.
[Ekvalidigxo la 4-an de oktobro 1967, laux artikolo VIII
La Sxtato-partioj de cxi tiu Protokilo,
konsiderante, ke la Konvencio koncerne la Statuson de Rifugxintoj, farita en Gxenevo la 28-an de julio 1951 (cxi-poste nomata "la Konvencio"), kovras nur tiujn personojn, kiuj farigxis rifugxintoj rezulte de eventoj okazintaj antaux la 1-a de januaro 1951,
Konsiderante, ke novaj situacioj de rifugxintoj ekestis de post la adopto de la Konvencio, kaj ke tiuj rifugxintoj eble tial ne estas aplikataj de la Konvencio en gxia kadro,
Konsiderante, ke estas dezirinde, ke egala statuso estu gxuata de cxiuj rifugxintoj, al kiuj estas aplikebla la difino de la Konvencio, sendepende de la limdato de la 1-a de januaro 1951,
Interkonsentis pri jenoj:
Artikolo 1 Generala preskribo
1. La Sxtato-partioj de cxi tiu Protokolo devontigas sin apliki al rifugxintoj artikolojn 2 gxis 34 de la Konvencio kiel cxi-poste difinitaj.
2. Por la celoj de cxi tiu Protokolo, la termino 《rifugxinto》 signifos, krom rilate al la apliko de paragrafo 3 de cxi tiu artikolo, ajnan personon ene de la difino de la artikolo 1 de la Konvencio, kvazaux la vortoj 《sekve de eventoj okazintaj antaux la unua de januaro 1951 kaj...》 kaj la vortoj 《...sekve de tiaj okazajxoj》 en artikolo 1 A (2) estus preterlasitaj.
3. Cxi tiu Protokolo estas aplikata de la Sxtato-partioj sen ia geografia limigo; escepte ke ekzistantaj deklaroj faritaj de Sxtatoj jam partioj de la Konvencio laux artikolo 1 B (1) (a) de la Konvencio, aplikigxos, krom se etenditaj laux artikolo 1 B (2) de tiu, ankaux laux la nuna Protokolo.
Artikolo 2 - Kunlaboro de la naciaj auxtoritatoj kun la Unuigxintaj Nacioj
1. La Sxtato-partioj al cxi tiu Protokolo devontigas sin kunlabori kun la Oficejo de la Alta Komisaro de Unuigxintaj Nacioj pri [por] Rifugxintoj, aux ajna alia agentejo de Unuigxintaj Nacioj, kiu povus sukcedi gxin, en la plenumado de gxiaj funkcioj, kaj aparte faciligos gxian devon kontroli la aplikon de la preskriboj de cxi tiu Protokolo.
2. Por ebligi al la Oficejo de la Alta Komisaro aux ajna alia agentejo de Unuigxintaj Nacioj, kiu povus sukcedi gxin, fari raportojn al la kompetentaj organoj de Unuigxintaj Nacioj, la Sxtato-partioj al cxi tiu Protokolo devontigas sin provizi al tiuj la informojn kaj statistikajn datumojn petitajn, en tauxga formo, koncerne:
(a) La stato [situacio] de rifugxintoj;
(b) la efektivigado de cxi tiu Protokolo,
(c) legxoj, regularoj kaj dekretoj, kiuj jam validas aux poste validos, koncerne la rifugxintojn.
Artikolo 3 - Informoj pri nacia legxaro
La Sxtato-partioj de cxi tiu Protokolo komunikos al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj la legxojn kaj regularojn, kiujn ili povus adopti por certigi la aplikon de cxi tiu Protokolo.
Artikolo 4 - Solvado de disputoj
Cxiu disputo inter Sxtato-partioj de cxi tiu Protokolo, kiu rilatas al gxia interpretado aux apliko kaj kiu ne povas esti solvita per aliaj rimedoj, estos transdonita al la Internacia Kortumo de Justicio laux peto de iu ajn el la partioj de la disputo.
Artikolo 5 - Aligxo
Cxi tiu Protokolo estas malfermita por aligxo nome de cxiuj Sxtat-partioj de la Konvencio, de iu ajn alia Membro-sxtato de Unuigxintaj Nacioj aux membro de iu ajn specialigita agentejo, aux de iu ajn sxtato, al kiu la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj eble adresis inviton por aligxi.
Aligxo estos efektivigita per la depono de aligx-dokumento cxe la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 6 - Klauxzo pri Fedelacio
En kazo de federacia aux ne-unueca sxtato, aplikigxos la jenaj preskriboj:
(a) Rilate al tiuj artikoloj de la Konvencio aplikotaj laux artikolo 1, paragrafo 1, de cxi tiu Protokolo, kiuj apartenas al la legxdona jurisdikcio de la federacia legxdona auxtoritato, la devoj de la Federacia Registaro estos tiurilate la samaj kiel tiuj de Sxtato-partioj, kiuj ne estas Federaciaj Sxtatoj;
(b) Rilate al tiuj artikoloj de la Konvencio aplikotaj laux artikolo 1, paragrafo 1, de cxi tiu Protokolo, kiuj apartenas al la legxdona jurisdikcio de konsistigaj Sxtatoj, provincoj aux kantonoj, kiuj laux la konstitucia sistemo de la Federacio ne estas devigataj fari legxdonan agon, - la Federacia Registaro
(c) Federacia Sxtato-partio de cxi tiu Protokolo - laux peto de iu ajn alia Sxtato-partio de cxi tiu Protokolo, transdonita pere de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj - provizos deklaron pri la juro kaj praktiko de la Federacio kaj gxiaj konsistigaj unuoj rilate al iu ajn aparta preskribo de la Konvencio, aplikota laux artikolo 1, paragrafo 1, de cxi tiu Protokolo, montrante, kiomgrade tiu preskribo estis efektivigita per legxdona aux alia ago.
Artikolo 7 - Rezervoj kaj dekraloj
1. Je la aligxo, cxiu Sxtato rajtas fari rezervojn rilate al artikolo 4 de cxi tiu Protokolo, kaj rilate al la apliko (laux artikolo 1 de cxi tiu Protokolo) de iuj ajn preskriboj de la Konvencio - krom tiuj enhavitaj en la artikoloj 1, 3, 4, 16(1) kaj 33 de gxi -,
(sed) kondicxe ke, se temas pri Sxtato-partio en la Konvencio, rezervoj faritaj laux cxi tiu artikolo ne etendigxos al preskriboj, pri kiuj tiu Sxtato-partio jam faris koncernajn rezervojn.
2. Rezervoj faritaj de Sxtato-partioj al la Konvencio laux ties artikolo 42 de gxi estos, krom esti retiritaj, aplikeblaj rilate al iliaj devoj laux cxi tiu Protokolo.
3. Cxiu sxtato faranta rezervon laux paragrafo 1 de cxi tiu artikolo povas iam ajn retiri tian rezervon per komunikado adresita al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj.
4. Deklaroj faritaj laux artikolo 40, paragrafoj 1 kaj 2, de la Konvencio fare de gxia Sxtato-partio, kiu aligxas al cxi tiu Protokolo, estos konsiderataj aplikigxi rilate al cxi tiu Protokolo,
krom se la koncerna Sxtato-Partio je aligxo adresos kontrauxan sciigon al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj.
La preskriboj de artikolo 40, paragrafoj 2 kaj 3, kaj de artikolo 44, paragrafo 3, de la Konvencio estos konsiderataj aplikigxi, kun konvenaj [necesaj] sxangxoj, al cxi tiu Protokolo.
Artikolo 8 - Ekvalido de Protokolo
1. Cxi tiu Protokolo ekvalidos en la tago de la depono de la sesa aligxa dokumento.
2. Por cxiu Sxtato aligxanta al la Protokolo post la depono de la sesa aligxa dokumento, la Protokolo ekvalidos je la dato de la depono fare de tiu Sxtato de gxia aligxa dokumento.
Artikolo 9 - Malaligxo
1. Cxiu Sxtato-Partio de cxi tiu Protokolo rajtas iam ajn malaligxi el cxi tiu Protokolo per sciigo adresita al la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj.
2. Tia malaligxo ekvalidos por la koncerna Sxtato-partio post unu jaro de la dato, kiam gxi estos ricevita de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 10 - Sciigoj de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj
La Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj informos la Sxtatojn, menciitajn en la supra artikolo 5, pri la dato de ekvalido, pri aligxoj, rezervoj kaj retiroj de rezervoj rilate al cxi tiu Protokolo, pri malaligxoj el gxi, kaj pri deklaroj kaj sciigoj rilataj al gxi.
Artikolo 11 - Depono en la arkivoj de la Sekretariejo de Unuigxintaj Nacioj
Kopio de cxi tiu Protokolo, kies cxina, angla, franca, rusa kaj hispana tekstoj estas egale auxtentikaj, subskribita de la Prezidanto de la Gxenerala Asembleo kaj de la Gxenerala Sekretario de Unuigxintaj Nacioj, estos deponita en la arkivoj de la Sekretariejo de Unuigxintaj Nacioj.
La Gxenerala Sekretario transdonos atestitajn kopiojn de gxi al cxiuj Sxtatoj Membroj de Unuigxintaj Nacioj kaj al la aliaj Sxtatoj supre menciitaj en artikolo 5.