翻訳練習
https://www.min-iren.gr.jp/news-press/seimei-kenkai/20260427_55258.html
[Deklaro 27-a de aprilo 2026] Ni forte protestas kontraux la kabineta decido forjxeti la statuson de 《paca nacio》 kaj tute aboli la malpermeson de armileksportoj, kaj postulas retirigxon de la decido.
la 27a de Aprilo, 2026
Tutjapana Federacio de Demokratiaj Medicinaj Institucioj
Prezidanto: MASUDA-Tsuyoshi
La Kabineto Takaichi reviziis la Tri Principojn pri Transdono de Defenda Ekipajxo kaj iliajn Efektivigajn Gvidliniojn cxe la kabineta kunveno la 21-an de aprilo.
Antauxe, eksporteblaj armiloj estis limigitaj al kvin kategorioj: 《savo, transporto, gvatado, monitorado kaj minforigo.》
Cxi tiu restrikto nun estas aboliciita, kaj la eksportado de mortig-kapablaj armiloj nun estas principe permesitaj.
La eksportaj cellokoj por armiloj estas limigitaj al 17 landoj, inkluzive de Usono, kun kiu Japanio havas interkonsentojn.
Kaj tamen eksportadoj al landoj en konflikto ankaux estos permesitaj escepte en kazoj de 《specialaj cirkonstancoj》.
Japanio havas historion de ofertado de japan-faritaj armiloj en la Korea kaj Vjetnama militoj kaj rezultigis multajn viktimojn.
Poste en 1976, la tiama Liberala Demokratia Partio-kabineto de cxefministro MIKI-Takeo deklaris malpermeson de armilaj eksportoj, citante sian principon kiel 《paca nacio》 kaj la bezonon 《eviti plimalbonigi internaciajn konfliktojn》.
En 1981, ambaux cxambroj (Deputitoj k Konsilistoj) de la parlamento unuanime aprobis kompletan malpermeson de eksportoj de armiloj, kiu restadis la principo de nacia politiko.
En 2014, la Abe-registaro degeneris la principon de armileksportoj de 《principo de malpermeso》 al 《principo de permesado de translokigo de defenda ekipajxo》,
sed ecx tiam la kabineto estis necesigita, ke ili establas kvin kategoriojn de armileksportoj por eviti eksportojn de mortigaj armiloj.
Cxi tiu plej nova registara decido forigas ecx cxi tiun lastan 《limigon》, tio estas hontega ago, kiu transformos Japanion de 《paca nacio》 en 《komerciston de morto》.
Plue, la fakto, ke la Nacia Sekureca Konsilio (NSC) decidas pri cxu eksporti armilojn aux ne, forigante la bezonon de parlamenta aprobo por eksportoj, kaj deklaras, ke la Dieto estos sciigita nur post la decido.
Tio sensignifigas parlamentan koncernadon kaj ekzamenadon, kaj dispremas parlamentan demokration.
La Tutjapana Federacio de Demokratiaj Medicinaj Institucioj (Min-Iren), kiel organizo kiu tenas pacifismon establitan en la Japana Konstitucio, forte protestas kontraux la kabineta decido tute cxesigi la malpermeson de eksportoj de armiloj kaj postulas gxian tujan retirigxon.
Nun, gxuste tiam kiam sinsekve okazas senlegxaj militoj, Japanio devas ne pliseverigi internaciajn konfliktojn sed montri sian rolon kiel 《paca nacio》 bazita sur la japana Konstitucio.
Ni, La Tutjapana Federacio de Demokratiaj Medicinaj Institucioj estas decidita subteni kaj plenumi Artikolon 9 de la Konstitucio kaj plu vastigi kunlaboron por la paca solvo de internaciaj konfliktoj.