Cxar mi tute opinias kun suba deklaro, do mi disponas gxin.
https://www.min-iren.gr.jp/news-press/seimei-kenkai/20260303_54982.html
[Deklaro 2-a de marto 2026] Ni forte protestas kontraux la usona kaj israela atako al Irano, kiu malobservas internacian juron.
la 2-a de marto 2026
Tutjapana Federacio de Demokratiaj Medicinaj Institucioj (MIN-IREN)
Prezidanto: MASUDA-Tsuyoshi
Usono kaj Israelo atakis Iranon la 28-an de februaro, mortigante la Superan Gvidanton Hxamenei.
Samtempe, la usona prezidanto Trump deklaris sukceson de la grandskala operacio, kaj emfazas, ke "militaj operacioj dauxros sen interrompo."
Cxirkaux 20 urboj estis atakitaj en cxi tiu milita operacio, kaj laux internaciaj homrajtaj organizoj, centoj da civiluloj estis mortigitaj aux vunditaj, kun pli ol 100 mortoj en elementa lernejo en la sudo.
Cxi tiu ago de Usono kaj Israelo estas klara malobservo de la UN-Cxarto kaj kontrauxas la internacian ordon kaj la jursxtaton; gxi estas absolute neakceptebla.
Krome, la atako, kiu estis farita dum intertraktadoj pri akcepto de inspektadoj pri la nuklea programo de Irano, estas ankaux morale malaprobinda.
Antaux cxio la regximo de sendependa nacio estas determinita de gxia suverena popolo, kaj gxi ne estas afero por aliaj landoj interveni.
La Gxenerala Sekretario de UN Guterres ankaux esprimis severan zorgon, nomante gxin "grava minaco al internacia paco kaj sekureco", kaj deklarante, ke "dauxra paco povas esti atingita nur per pacaj rimedoj, per vera dialogo kaj intertraktado."
Ni, MIN-IREN protestas kun arda indigno kontraux cxi tiuj skandalaj perfortoj de la Trump-registaro, post gxia milita invado de Venezuelo kaj la forkapto de gxia prezidanto,
kaj postulas tujan cxesigon de militaj atakoj.
Krome, la japana registaro nur deklaris sian engagxigxon certigi la sekurecon de japanaj civitanoj kaj kolekti informojn, sen mencii militajn atakojn.
Ni instigas la cxefministron Takaichi, kiel gvidanto de lando kun pacifisma konstitucio, cxesi sian vostisman sintenon al la Trump-registaro, kiu ignoras internacian juron, kaj kunlabori kun la internacia komunumo por protesti kontraux cxi tiu atako.
Fino