Hieraŭ mi rimarkis, ke mia tabulkomputilo ne estis elektre-ŝarĝita, kvankam la elegtra ŝnuro estas konektita al la tabuleto.
Mi interŝanĝis la e-ŝnuron, tamen la e-ŝarĝa lampeto ne lumas.
La tabuleto estas je Androido 8. Mi ĝis hieraŭ senprobleme uzis ĝin, tamen la fino de la ilo estas proksimiĝanta. Ĝi jam eniris la retrokalkuloan fazon.
Sen tabuleta vivo ne estas jam imagebla por mi. Formohavaĵo nepre iam rompiĝas.
Mi tuj serĉis plej novan tabulet-komputilon Androidan en Amazono kaj aliaj. Poste mi vizitis kelkajn elektro-ilajn/aparatajn vendejojn, kaj esprolis specojn de tia tabuleto. Reveninte hejmen mi mendis iun tabuleton (de Samsung). La tabuleto atingos hodiaŭ al mi, axu eble jam atigis.
Kaj krome, ĉi matene mi (denove) fin-provis elektroŝarĝadon al la malnova tabuleto por finfine decidi rezignon pri ĝi. Mi uzis alian (nigran/novan) elektroŝnuron. Do, "mirinde?" la lampeto eklumis kaj ekŝarĝadis! La probremo estas, ke la du elektroŝarĝaj ŝnuloj estis rompitaj.
Kion faru mi? Kiel mi klarigu tion al mia edzino?
Mi devos iri kun nova akompananto "Samsung".
