標記の英語
- Convention against Torture and Other Cruel, Inhuman or Degrading Treatment or Punishment | OHCHR
- MOFA: Convention against Torture and Other Cruel, Inhuman or Degrading Treatment or Punishment
外務省訳
[ ] 内の語は、次候補
Konvencio kontraŭ Torturo kaj Alia Kruela, Nehoma aŭ Humiliga Traktado aŭ Puno
ADOPTITE la 10an de decembro 1984
DE la Ĝenerala Asembleo per rezolucio 39/46
Ekvalidiĝo: la 26an de junio 1987, laŭ artikolo 27 (1)
La Stato-partioj de ĉi tiu Konvencio,
Konsiderante ke, laŭ la principoj proklamitaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, agnosko de la egalaj kaj neforigeblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homaro (homaj familioj) estas la fundamento de libereco, justeco kaj paco en la mondo,
Agnoskante, ke tiuj rajtoj devenas de la eneca digno de la homa persono,
Konsiderante la devon de Ŝtatoj laŭ la Ĉarto, precipe ties Artikolo 55, promocii universalan respekton por, kaj observadon de, homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Konsiderante artikolon 5 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj artikolon 7 de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kiuj ambaŭ determinas, ke neniu devas esti submetita al torturo aŭ al kruelaj, nehomaj aŭ malnobligaj traktado aŭ punado,
Konsiderante ankaŭ la Deklaracion pri la Protekto de Ĉiuj Personoj kontraŭ Submetado al Torturo kaj Aliaj Kruelaj, Nehomaj aŭ Malnobligaj Traktado aŭ Punado, adoptitan de la Ĝenerala Asembleo la 9-an de decembro 1975,
Dezirante efektivigi la batalon kontraŭ torturo kaj aliaj kruelaj, nehomaj aŭ malnobligaj traktado aŭ punado tra la tuta mondo,
Konsentis pri la jeno:
Parto 1
Artikolo 1
1. Por la celoj de ĉi tiu Konvencio, la termino 《torturo》 signifas
ajnan agon, per kiu severa doloro aŭ sufero, ĉu fizika ĉu mensa, estas intence kaŭzata al persono,
por akiri de li aŭ de tria persono informojn aŭ konfeson, puni lin pro ago, kiun li aŭ tria persono faris aŭ estas suspektata esti farinta, aŭ timigi aŭ devigi lin aŭ trian personon,
aŭ pro ajna kialo bazita sur diskriminacio de iu ajn speco,
kiam tia doloro aŭ sufero estas kaŭzata de publika oficisto aŭ alia persono aganta en oficiala kapacito [funkcio], aŭ laŭ ties instigo, aŭ kun ties konsento aŭ silentema aprobo.
2. Ĉi tiu artikolo ne devas fari antaŭjuĝon kontraŭ iu ajn internacia dokumento aŭ nacia legyaro, kiu enhavas aŭ povas enhavi preskribojn de pli vasta apliko.
Artikolo 2
1. Ĉiu Ŝtato-Partio faros efikajn leĝdonajn, administrajn, jurajn aŭ aliajn rimedojn por malhelpi agojn de torturo en iu ajn teritorio sub sia jurisdikcio.
2. Neniaj esceptaj cirkonstancoj, ĉu milita stato aŭ minaco de milito, interna politika malstabileco aŭ iu ajn alia publika krizo, povas esti alvokataj kiel pravigo de torturo.
3. Ordono de superulo aŭ de publika autoritato ne povas esti alvokata [uzata; utiligata] kiel pravigo de torturo.
Artikolo 3
1. Neniu Ŝtato-Partio devas elpeli, resendi ("refouler" en la franca) aŭ ekstradicii personon al alia Ŝtato, kie ekzistas konsiderindaj kialoj por kredi, ke li estus en danĝero esti submetita al torturo.
Por determini [konstati; certigi agnoskon], ĉu ekzistas tiaj kialoj, la kompetentaj aŭtoritatoj konsideros ĉiujn koncernajn faktorojn, inkluzive, se konvene, la ekziston de konstanta praktiko de gravaj, evidentaj kaj amasaj malobservoj de homaj rajtoj en la koncerna Ŝtato.
Artikolo 4
Ĉiu Ŝtato-Partio certigos, ke ĉiuj agoj de torturo estas krimoj laŭ ĝia kriminala juro.
La samo validas por provo fari torturon kaj por ago de iu ajn persono, kiu konsistigas kunkulpecon aŭ partoprenon en torturo.
Ĉiu Ŝtato-Partio igos ĉi tiujn krimojn puneblaj per taŭgaj punoj, kiuj konsideras ilian gravan naturon.
Artikolo 5
1. Ĉiu Ŝtato-Partio prenos tiajn necesajn rimedojn (, kiuj povas esti necesaj) por establi sian jurisdikcion pri la krimoj menciitaj en artikolo 4 en la sekvaj kazoj:
(a) Kiam la krimoj estas faritaj en iu ajn teritorio sub ĝia jurisdikcio, aŭ sur ŝipe aŭ aviadilo registritaj en tiu Ŝtato;
(b) Kiam la supozata krimulo estas ŝtatano de tiu Ŝtato;
(c) kiam la viktimo estas ŝtatano de tiu Ŝtato, se tiu Ŝtato konsideras tion konvena.
Ĉiu Ŝtato-Partio tiel same prenos tiajn necesajn rimedojn (, kiuj povas esti necesaj) por establi sian jurisdikcion pri tiaj krimoj en kazoj, kiam la supozata krimulo troviĝas en iu ajn teritorio sub ĝia jurisdikcio, kaj ĝi ne ekstradicias lin laŭ la artikolo 8 al iu ajn el la Ŝtatoj menciitaj en la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo.
Ĉi tiu Konvencio ne ekskludas iun ajn kriminalan jurisdikcion praktikatan laŭ la interna juro.
Artikolo 6
1. Se, post ekzameno de la disponeblaj informoj, iu Kontraktanta Ŝtato konvinkiĝas, ke la cirkonstancoj tion pravigas, tiu Ŝtato, en kies teritorio troviĝas persono suspektata esti farinta iun ajn el la krimoj menciitaj en artikolo 4, devas preni tiun personon en gardon aŭ fari aliajn jurajn rimedojn por certigi lian ĉeeston.
La reteno kaj aliaj juraj rimedoj devas esti laŭ la juro de tiu Ŝtato,
sed (reteno k aliaj) povas esti daŭrigitaj nur dum la tempo necesa por ebligi la komencon de krimaj aŭ ekstradiciaj proceduroj.
2. Tia Ŝtato devas tuj fari preparan enketon pri la faktoj.
3. Ĉiu persono retenita laŭ paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo devas esti helpata por tuj komuniki kun la plej proksima taŭga reprezentanto de la Ŝtato, kies ŝtatano li estas, aŭ, se li estas senŝtataneca persono, kun la reprezentanto de la Ŝtato, kie li kutime loĝas.
4. Kiam Ŝtato, laŭ ĉi tiu artikolo, retenis personon, ĝi tuj sciigos la Ŝtatojn menciitajn en artikolo 5, paragrafo 1, pri la fakto, ke tiu persono estas retenita kaj pri la cirkonstancoj, kiuj pravigas lian retenon.
La Ŝtato, kiu faras la preparan enketon antaŭviditan en paragrafo 2 de ĉi tiu artikolo, senprokraste raportos siajn rezultojn al la menciitaj Ŝtatoj kaj indikos, ĉu ĝi intencas ekzerci jurisdikcion.
Artikolo 7
1. La Ŝtato-Partio, en sia teritorio sub kies jurisdikcio troviĝas persono supozeble farinta iun ajn krimon menciitan en artikolo 4, devas en la kazoj antaŭviditaj en artikolo 5, se ĝi ne ekstradicias lin, submeti la kazon al siaj kompetentaj aŭtoritatoj por la celo de procesigo.
2. Tiuj aŭtoritatoj devas fari sian decidon laŭ la sama maniero kiel en la kazo de iu (an) ordinara grava krimo laŭ la leĝo de tiu Ŝtato.
En la kazoj menciitaj en artikolo 5, paragrafo 2, la pruvaj normoj postulataj por procesigo kaj kondamno devas neniel esti malpli striktaj ol tiuj, kiuj validas en la kazoj menciitaj en artikolo 5, paragrafo 1.
3. Ĉiu persono, kiu estas procesata rilate al iu ajn el la krimoj menciitaj en artikolo 4, ricevos garantion pri justa traktado en ĉiuj stadioj de la proceso.
Artikolo 8
1. La krimoj menciitaj en artikolo 4 devas esti konsiderataj kiel ekstradiciindaj krimoj en ĉiu ekstradicia traktato ekzistanta [=akvita; efika] inter la Ŝtato-Partioj.
Ŝtato-Partioj devontigas sin inkluzivi tiajn krimojn kiel ekstradiciindajn krimojn en ĉiu ekstradicia traktato estonte konkludota inter ili.
2. Se Ŝtato-Partio, kies ekstradicio kondiĉas la ekziston de traktato, ricevas peton pri ekstradicio de alia Ŝtato-Partio, kiu ne havas ekstradician traktaton, ĝi povas konsideri ĉi tiun Konvencion kiel la juran bazon por ekstradicio rilate al tiaj krimoj.
Ekstradicio estos submetita al la aliaj kondiĉoj preskribitaj en la leĝo de la petita Ŝtato.
3. Ŝtato-Partioj, kies ekstradicio ne kondiĉas la ekziston de traktato, rigardas inter si tiajn krimojn kiel ekstradiciindajn krimojn laŭ kondiĉoj preskribitaj de la leĝo de la petita Ŝtato.
4. Tiaj krimoj estas traktataj, por la celo de ekstradicio inter Ŝtato-Partioj, kvazaŭ ili estis faritaj ne nur en la loko kie ili okazis, sed ankaŭ en la teritorioj de la Ŝtatoj devigitaj establi sian jurisdikcion laŭ artikolo 5, paragrafo 1.
Artikolo 9
1. Ŝtato-Partioj devas doni reciproke la plej grandan helpon [rimedaron] rilate al la krimaj procesoj iniciatitaj rilate al iu ajn el la krimoj menciitaj en artikolo 4, inkluzive de la provizado de ĉiuj pruvoj disponeblaj kaj necesaj por la proceso.
2. Ŝtato-Partioj devas plenumi siajn devojn laŭ la 1a paragrafo de ĉi tiu artikolo konforme al ĉiuj traktatoj pri reciproka jura helpo, kiuj eble ekzistas inter ili.
Artikolo 10
1. Ĉiu Ŝtato-Partio devas certigi, ke edukado kaj informoj pri la malpermeso de torturo estas plene inkluditaj en la trejnado de civilaj aŭ militistaj juraj plenumantoj, medicinaj personoj, publikaj oficistoj kaj aliaj personoj, kiuj povas esti implikitaj en la gardado, esplordemandado aŭ traktado de iu ajn individuo submetita al ia ajn formo de aresto, malliberigo aŭ enkarcerigo.
2. Ĉiu Ŝtato-Partio devas inkludi ĉi tiun malpermeson en la reguloj aŭ instrukcioj eldonitaj rilate al la devoj kaj funkcioj de ĉiu tia persono [= personoj menciitaj en la unua paragrafo].
Artikolo 11
Ĉiu Ŝtato-Partio devas teni sub sistema revizio la regulojn, instrukciojn, metodojn kaj praktikojn pri esplordemandado, kiel ankaŭ la aranĝojn por la retenado kaj traktado de personoj submetitaj al ia ajn formo de aresto, malliberigo aŭ enkarcerigo en iu ajn teritorio sub sia jurisdikcio, celante preventi iujn ajn kazojn de torturo.
Artikolo 12
Ĉiu Ŝtato-Partio devas certigi, ke ĝiaj kompetentaj aŭtoritatoj procedu al rapida kaj senpartia enketo, kiam ajn ekzistas racia kialo kredi, ke ago de torturo estis farita en iu ajn teritorio sub sia jurisdikcio.
Artikolo 13
Ĉiu Ŝtato-Partio devas certigi, ke ĉiu individuo, kiu asertas, ke li estis torturita en iu ajn teritorio sub ĝia jurisdikcio, havu la rajton plendi al, kaj ke lia kazo estu rapide kaj senpartie ekzamenita de, ĝiaj kompetentaj aŭtoritatoj.
Procedoj devas esti faritaj por certigi, ke la plendanto kaj atestantoj estu protektataj kontraŭ ĉia malkonvena traktado aŭ timigo sekve de lia plendo aŭ de iu ajn donita pruvo.
Artikolo 14
1. Ĉiu Ŝtato-Partio devas certigi en sia jura sistemo, ke la viktimo de torturo ricevu rebonigon kaj havu plenumeblan rajton je justa kaj adekvata kompenso, inkluzive de rimedoj por kiel eble plej plena rehabilitado.
En la kazo de morto de la viktimo pro rezulto de torturo, liaj dependuloj rajtas ricevi kompenson.
2. Nenio en ĉi tiu artikolo devas influi iun ajn rajton de la viktimo aŭ de aliaj personoj al kompenso, kiu povas ekzisti laŭ nacia juro.
Artikolo 15
Ĉiu Ŝtato-Partio devas certigi, ke iu ajn aserto [ĉiu deklaro], kiu estas konstatita kiel farita rezulte de torturo, ne estu prenata kiel pruvo en iu ajn proceso, escepte [kiam ĝi estas uzata] kontraŭ persono akuzita pri torturo kiel pruvo, ke la aserto [deklaro] estis farita.
Artikolo 16
1. Ĉiu Ŝtato-Partio devontigas sin malhelpi en iu ajn teritorio sub sia jurisdikcio aliajn agojn de kruela, malhoma aŭ humiliga traktado aŭ punado, kiuj ne atingas la nivelon de torturo kiel difinite en artikolo 1, kiam tiaj agoj estas faritaj de aŭ laŭ la instigo de aŭ kun la konsento aŭ silenta akcepto de publika oficisto aŭ alia persono aganta en oficiala kapacito.
Precipe, la devigoj enhavataj en la artikoloj 10, 11, 12 kaj 13 devas aplikiĝi per la anstataŭigo de referencoj al torturo per referencoj al aliaj formoj de kruela, malhoma aŭ humiliga traktado aŭ punado.
2. La preskriboj de ĉi tiu Konvencio estas sen antaŭjuĝo al la preskriboj de iu ajn alia internacia dokumento aŭ nacia leĝo, kiu malpermesas kruelan, malhoman aŭ humiligan traktadon aŭ punadon, aŭ kiu rilatas al ekstradicio aŭ elpelo.
Parto 2
Artikolo 17
1. Estu fondita Komitato kontruaŭ Torturo (ĉi-poste nomata la Komitato), kiu plenumu la funkciojn ĉi-poste antaŭviditajn.
La Komitato konsistu el dek ekspertoj kun alta morala reputacio kaj agnoskita kompetenteco en la kampo de homaj rajtoj, kiuj servu en sia persona kapacito.
La ekspertoj estu elektataj de la Ŝtato-Partioj, konsiderante la justan geografian distribuon kaj la utilecon de partopreno de iuj personoj kun jura sperto.
2. La membroj de la Komitato estu elektataj per sekreta baloto el listo de personoj nomumitaj de la Ŝtato-Partioj.
Ĉiu Ŝtato-Partio rajtas nomumi unu personon el inter siaj propraj ŝtatanoj.
La Sxtato-Partioj atentu la utilecon de nomumado de personoj [notu pri la utileco nomumi personojn], kiuj estas ankaŭ membroj de la Komitato pri Homaj Rajtoj starigita laŭ la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj kiuj pretas [volas] servi [labori] en la Komitato kontraŭ Torturo.
3. La elektoj de la membroj de la Komitato estu okazigataj en ĉiudujaraj kunsidoj de la Ŝtato-Partioj kunvokitaj de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ĉe tiuj kunvenoj, por kiuj du trionoj de la Ŝtato-Partioj konsistigas kvorumon, la personoj elektitaj al la Komitato estu tiuj, kiuj ricevis la plej grandan nombron da voĉoj kaj absolutan plimulton de la voĉoj de la reprezentantoj de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj Ŝtato-Partioj.
4. La unua elekto estu okazigata ne pli malfrue ol ses monatojn post la dato de la ekvalidiĝo de ĉi tiu Konvencio.
Almenaŭ kvar monatojn antaŭ la dato de ĉiu elekto, la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj sendu leteron al la Ŝtato-Partioj, invitante ilin submeti siajn nomumojn ene de tri monatoj.
La Ĝenerala Sekretario preparu liston laŭ alfabeta ordo de ĉiuj personoj tiel nomumitaj, indikante la Ŝtatojn-Partiojn, kiuj nomumis ilin, kaj submetu ĝin al la Ŝtato-Partioj.
5. La membroj de la Komitato estu elektataj por oficperiodo de kvar jaroj.
Ili estu reelekteblaj, se ili estas renonumitaj.
Tamen, la oficperiodo de kvin el la membroj elektitaj ĉe la unua elekto finiĝu post du jaroj; tuj post la unua elekto la nomoj de ĉi tiuj kvin membroj estu elektataj per loto de la prezidanto de la kunsido menciita en la paragrafo 3 de ĉi tiu artikolo.
6. Se membro de la Komitato mortas aŭ demisias aŭ pro iu ajn alia kaŭzo ne plu povas plenumi siajn taskojn en la Komitato, la Ŝtato-Partio, kiu nomumis lin, nomumu alian spertulon el inter siaj ŝtatanoj por servi dum la resto de lia oficperiodo, kondiĉe de la aprobo de la plimulto de la Ŝtato-Partioj.
La aprobo estu konsiderata kiel donita, escepte se duono aŭ pli multaj el la Ŝtato-Partioj respondos negative ene de ses semajnoj post kiam ili estis informitaj de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri la proponita nomumo.
7. La Ŝtato-Partioj respondecu pri la elspezoj de la membroj de la Komitato, dum ili plenumas la taskojn en la Komitato.
Artikolo 18
1. La Komitato elektu siajn estraranojn por oficperiodo de du jaroj. Ili estu reelekteblaj.
2. La Komitato establu sian propran regularon pri proceduro, sed tiu regularo devas provizi, interalie, ke:
(a) Ses membroj konsistigas [formas; konstituas] kvorumon;
(b) Decidoj de la Komitato estu farataj per plimulto de la voĉoj de la ĉeestantaj membroj.
3. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pruvizu la necesajn oficistaron kaj rimedojn por la efika plenumo de la funkcioj de la Komitato laŭ ĉi tiu Konvencio.
4. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kunvoku la unuan kunsidon de la Komitato. Post sia unua kunsido, la Komitato kunvenos en tiaj tempoj, kiaj estos provizitaj en ĝia regularo pri proceduro.
5. La Ŝtato-Partioj respondecas pri la elspezoj faritaj rilate al la okazigo de kunsidoj de la Ŝtato-Partioj kaj de la Komitato, inkluzive de repago al la Unuiĝintaj Nacioj por iuj ajn elspezoj, kiel ekzemple la kostoj de oficistaro kaj rimedoj, faritaj de Unuiĝintaj Nacioj laŭ paragrafo 3 de ĉi tiu artikolo.
Artikolo 19
1. La Ŝtatoj Partioj devas submeti al la Komitato, pere de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, raportojn pri la rimedoj, kiujn ili prenis por efektivigi siajn devontigojn laŭ ĉi tiu Konvencio, ene de unu jaro post la ekvalido de la Konvencio por la koncerna Ŝtato Partio.
Poste la Ŝtato-Partioj devas submeti suplementajn raportojn ĉiun kvaran jaron pri ajnaj novaj rimedoj prenitaj kaj tiajn aliajn raportojn, kiujn la Komitato povas postuli.
2. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj transdonu la raportojn al ĉiuj Ŝtato-Partioj.
3. Ĉiu raporto estas konsiderata de la Komitato, kiu povas fari pri la raporto ĝeneralajn komentojn, kiajn ĝi povas konsideri taŭgaj, kaj transsendas ilin al la koncerna Ŝtato-Partio.
Tiu Ŝtato-Partio povas respondi al la Komitato per ajnaj rimarkoj, kiujn ĝi elektas.
4. La Komitato povas, laŭ sia diskrecio [= bontrovo], decidi inkluzivi ajnajn komentojn faritajn de ĝi laŭ la paragrafo 3 de tiu ĉi artikolo, kune kun la pri ili ricevitaj rimarkoj de la koncerna Ŝtato-Partio en sia jara raporto, farita laŭ la artikolo 24.
Se la koncerna Ŝtato-Partio tiel postulas, la Komitato povas ankaŭ inkluzivi kopion de la raporto submetita laŭ la paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo.
Artikolo 20
1. Se la Komitato ricevas fidindan informon, kiu ŝajnas al ĝi enhavi bone fundamentitajn indikojn, ke torturo estas sisteme praktikata en la teritorio de Ŝtato-Partio, la Komitato invitas tiun Ŝtaton-Partion kunlabori en la ekzameno de la informo kaj tiucele submeti rimarkojn rilate al la koncerna informo.
2. Konsiderante ajnajn rimarkojn, kiujn eble submetus la koncerna Ŝtato-Partio, same kiel ajnan alian trafan informon disponeblan al ĝi, la Komitato povas, se ĝi decidas, ke tio estas pravigita, komisii unu aŭ pli el siaj membroj fari konfidencan enketon kaj raporti al la Komitato urĝe.
3. Se enketo estas farata laŭ la paragrafo 2 de tiu ĉi artikolo, la Komitato serĉas la kunlaboron de la koncerna Ŝtato-Partio. En interkonsento kun tiu Ŝtato-Partio, tia enketo povas inkluzivi viziton al ĝia teritorio.
4. Post ekzamenado de la submetitaj trovoj de sia membro aŭ membroj laŭ la paragrafo 2 de tiu ĉi artikolo, la Komitato transdonas ĉi tiujn trovojn al la koncerna Ŝtato-Partio kune kun ajnaj komentoj aŭ proponoj, kiuj ŝajnas taŭgaj pro la situacio.
5. Ĉiuj procedoj de la Komitato menciitaj en la paragrafoj 1 ĝis 4 de tiu ĉi artikolo estas konfidencaj,
kaj en ĉiuj stadioj de la procedoj la kunlaboro de la Ŝtato-Partio estu petata.
Post la kompletigo de tiaj procedoj rilate al enketo farita laŭ la paragrafo 2,
la Komitato povas, post konsultoj kun la koncerna Ŝtato-Partio, decidi inkluzivi resuman raporton pri la rezultoj de la procedoj en sia jara raporto farita laŭ la artikolo 24.
Artikolo 21
1. Ŝtato Partio al ĉi tiu Konvencio rajtas iam ajn deklari laŭ ĉi tiu artikolo, ke ĝi agnoskas la kompetentecon de la Komitato por ricevi kaj konsideri komunikadojn, en kiuj Ŝtato Partio asertas, ke alia Ŝtato Partio ne plenumas siajn devojn laŭ ĉi tiu Konvencio.
Tiaj komunikoj povas esti ricevitaj kaj konsiderataj laŭ la proceduroj difinitaj en ĉi tiu artikolo, nur kiam ili [=komunikoj] estas submetitaj de Ŝtato Partio, kiu faris deklaron agnoskanta rilate al si mem la kompetentecon de la Komitato.
Neniu komuniko estu traktata de la Komitato laŭ ĉi tiu artikolo, se ĝi koncernas Ŝtato-Partion, kiu ne faris tian deklaron.
Komunikoj ricevitaj laŭ ĉi tiu artikolo estu traktataj laŭ la sekva proceduro:
(a) Se Ŝtato-Partio konsideras, ke alia Ŝtato-Partio ne efektivigas la dispoziciojn de tiu ĉi Konvencio, ĝi rajtas per skriba komuniko atentigi tiun Ŝtato-Partion pri la afero.
Ene de tri monatoj post la ricevo de la komuniko, la ricevinta Ŝtato liveru al la Ŝtato, kiu sendis la komunikon, klarigon aŭ iun ajn alian deklaron en skriba formo, kiu klarigas la aferon,
kiu inkluzivu, laŭeble kaj laŭ tio, kio rilatas al la afero [=tauĝe; trafe], referencon al enlandaj proceduroj kaj rimedoj aplikitaj, pritraktataj aŭ disponeblaj koncerne la aferon;
(b) Se la afero ne estas aranĝita laŭ la kontentigo de ambaŭ koncernaj Ŝtato-Partioj ene de ses monatoj post la ricevo de la komenca komuniko fare de la ricevanta Ŝtato, unu aŭ la alia Ŝtato rajtas submeti la aferon al la Komitato, per avizo donita al la Komitato kaj al la alia Ŝtato;
(c) La Komitato traktu aferon submetitan al ĝi laŭ ĉi tiu artikolo nur post kiam ĝi certiĝis, ke ĉiuj enlandaj rimedoj estas utiligitaj kaj elĉerpitaj en la afero, konforme al la ĝenere agnoskitaj principoj de internacia juro.
Tio ne validas kiel regulo, se la aplikado de la rimedoj estas malkonvene prokrastita, aŭ se estas malprobable, ke ĝi alportos efikan helpon al la persono, kiu estas la viktimo de la malobservo de tiu ĉi Konvencio;
(d) La Komitato okazigu fermitajn kunsidojn, kiam ĝi ekzamenas komunikojn laŭ ĉi tiu artikolo;
(e) Laŭ [Kondiĉe de observo de] la preskriboj de subparagrafo (c), la Komitato faras siajn mediaciojn al la koncernataj Ŝtato-Partioj celante amikan solvon de la afero surbaze de la respekto al la devoj antaŭviditaj en ĉi tiu Konvencio.
Por tiu celo, la Komitato povas, kiam konvene, starigi laŭokazan koncilian [akordigan] komisionon;
(f) Pri iu ajn afero submetita al ĝi laŭ ĉi tiu artikolo, la Komitato rajtas peti la koncernajn Ŝtato-Partiojn, menciitajn en subparagrafo (b), provizi iujn ajn koncernajn informojn;
(g) La koncernaj Ŝtato-Partioj, menciitaj en subparagrafo (b), rajtas ĉestigi siajn reprezentantojn kaj prezenti sian opinion [deklaron] parole kaj/aŭ skribe dum la aferon ekzamenas la Komitato ;
(h) La Komitato, ene de dek du monatoj post la dato de ricevo de la avizo laŭ subparagrafo (b), devas submeti [montri] raporton:
(i) Se solvo laŭ la kondiĉoj [; en la kadro] de subparagrafo (e) estas atingita, la Komitato devas limigi sian raporton al konciza deklaro de la faktoj kaj de la atingita solvo;
(ii) Se solvo laŭ la kondiĉoj [; en la kadro] de subparagrafo (e) ne estas atingita, la Komitato devas limigi sian raporton al konciza deklaro de la faktoj; la skribaj prezentoj [; deklaroj] kaj protokolo de la parolaj prezentoj [; deklaroj] faritaj de la koncernaj Ŝtato-Partioj devas esti aldonitaj al la raporto.
Por [; Pri; Je] ĉiu afero, la raporto devas esti komunikita al la koncernaj Ŝtato-Partioj.
2. La preskriboj de ĉi tiu artikolo ekvalidos, kiam kvin Ŝtato-Partioj en ĉi tiu Konvencio estos farintaj deklarojn laŭ paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo.
Tiajn deklarojn la Ŝtato-Partioj deponu ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu transdonu kopiojn al la aliaj Ŝtatoj-Partioj.
Deklaro povas esti retirita iam ajn per sciigo al la Ĝenerala Sekretario.
Tia retiro ne malhelpos la ekzamenon pri iu ajn afero, kiu estas la temo de komunikado jam sendita laŭ ĉi tiu artikolo;
neniu plua komunikado de iu ajn Ŝtato-Partio estu ricevita laŭ ĉi tiu artikolo post kiam la sciigo pri retiro de la deklaro estos ricevita de la Ĝenerala Sekretario, krom se la koncerna Ŝtato-Partio faris novan deklaron.
Artikolo 22
1. Ŝtato Partio de ĉi tiu Konvencio povas iam ajn deklari laŭ ĉi tiu artikolo, ke ĝi agnoskas la kompetentecon de la Komitato por ricevi kaj ekzameni komunikojn de aŭ nome de individuoj sub ĝia jurisdikcio, kiuj asertas esti viktimoj de malobservo fare de Ŝtato-Partioj de la preskriboj de la Konvencio.
Neniu komuniko estu akceptata de la Komitato, se ĝi koncernas Ŝtato-Partion, kiu ne faris tian deklaron.
2. La Komitato konsideru neakceptebla iun ajn komunikon laŭ ĉi tiu artikolo, kiu estas anonima, aŭ kiun ĝi konsideras kiel misuzon de la rajto prezenti tiajn komunikojn, aŭ kiel malkongruan kun la preskriboj de ĉi tiu Konvencio.
3. Kondiĉe de la preskriboj de paragrafo 2, la Komitato atentigu la Ŝtato-Partion de ĉi tiu Konvencio, kiu faris deklaron laŭ paragrafo 1 kaj supozeble malobservas iujn ajn preskribojn de la Konvencio, pri ĉiuj komunikoj prezentitaj al ĝi laŭ ĉi tiu artikolo.
Ene de ses monatoj, la ricevinta Ŝtato prezentu al la Komitato skribajn klarigojn aŭ deklarojn, kiuj klarigaas la aferon kaj la rimedon, se ekzistas, kiun tiu Ŝtato jam prenis.
4. La Komitato ekzamenu komunikojn ricevitajn laŭ ĉi tiu artikolo konsiderante ĉiujn informojn disponigitajn al ĝi de aŭ nome de la individuo kaj de la koncerna Ŝtato-Partio.
5. La Komitato ne ekzamenu iujn ajn komunikojn de individuo laŭ ĉi tiu artikolo, krom se ĝi jam konstatis [estas konstatinta], ke:
(a) la sama afero ne estas ekzamenita aŭ ekzamenata laŭ alia proceduro de internacia esploro aŭ kompromiso;
(b) la individuo jam eluzis ĉiujn disponeblajn enlandajn rimedojn;
ĉi tiu ne estu la regulo, se la aplikado de la rimedoj estas nepravigeble prokrastita aŭ verŝajne ne alportos efikan helpon al la persono, kiu estas la viktimo de la malobservo de ĉi tiu Konvencio.
6. La Komitato okazigu malpublikajn kunsidojn, kiam ĝi ekzamenas komunikojn laŭ ĉi tiu artikolo.
7. La Komitato sendu siajn opiniojn al la koncerna SXtato-Partio kaj al la individuo.
8. La preskriboj de ĉi tiu artikolo ekvalidos, kiam kvin Ŝtato-Partioj de ĉi tiu Konvencio estos farintaj deklarojn laŭ la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo.
Tiaj deklaroj estu deponataj de la Ŝtato-Partioj ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu sendu kopiojn de ili al la aliaj Ŝtato-Partioj.
Deklaro povas esti retirita iam ajn per sciigo al la Ĝenerala Sekretario.
Tia retiro ne malhelpas la ekzamenadon de iu ajn afero, kiu estas la temo de komuniko jam transdonita laŭ ĉi tiu artikolo;
pluaj komunikoj fare de individuo aŭ nome de li ne estu akceptataj laŭ ĉi tiu artikolo, post kiam la Ĝenerala Sekretario ricevis la sciigon pri la retiro de la deklaro, krom se la Ŝtato-Partio faris novan deklaron.
Artikolo 23
La membroj de la Komitato kaj [la membroj] de la porokazaj akordigaj komisionoj, kiuj povas esti nomumitaj laŭ la artikolo 21, paragrafo 1 (e), estu rajtigitaj por la bonfacoj, privilegioj kaj imunecoj de specialistoj en misio por la Unuiĝintaj Nacioj, kiel difinitaj en la koncernaj sekcioj de la Konvencio pri la Privilegioj kaj Imunecoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 24
La Komitato prezentu jaran raporton pri siaj agadoj laŭ ĉi tiu Konvencio al la Ŝtato-Partioj kaj al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintnaj Nacioj.
Parto 3
Artikolo 25
1. Ĉi tiu Konvencio estas malfermita por subskribo de ĉiuj Ŝtatoj.
2. Ĉi tiu Konvencio estas submetita al ratifo.
Ratifaj dokumentoj estu deponitaj ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 26
Ĉi tiu Konvencio estas malfermita al aliĝo de ĉiuj Ŝtatoj. Aliĝo estu efektivigita per la depono de dokumento de aliĝo ĉe la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 27
1. Ĉi tiu Konvencio ekvalidos en la trideka tago post la dato de la depono ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj de la dudeka ratif-dokumento aŭ aliĝ-dokumento.
2. Por ĉiu Ŝtato, kiu ratifas ĉi tiun Konvencion aŭ aliĝas al ĝi post la depono de la dudeka dokumento de ratifo aŭ aliĝo, la Konvencio ekvalidos en la trideka tago post la dato de la depono de ĝia propra dokumento de ratifo aŭ aliĝo.
Artikolo 28
1. Ĉiu Ŝtato povas, ĉe la subskribo aŭ ratifo de ĉi tiu Konvencio aŭ aliĝo al ĝi, deklari, ke ĝi ne agnoskas la kompetentecon de la Komitato antaŭviditan en la artikolo 20.
2. Ĉiu Ŝtato-Partio, kiu faris rezervon laŭ la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo, rajtas iam ajn retiri tiun rezervon per sciigo al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 29
1. Ĉiu Ŝtato-Partio de ĉi tiu Konvencio povas proponi amendon kaj deponi [submeti] ĝin ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
La Ĝenerala Sekretario tiam tuj komuniku la proponitan amendon al la Ŝtatoj-Partioj kun peto, ke ili sciigu lin, ĉu ili favoras konferencon de Ŝtato-Partioj por la celo konsideri kaj voĉdoni pri la propono.
En la okazo, ke ene de kvar monatoj post la dato de tiu komuniko almenaŭ unu triono de la Ŝtato-Partioj favoras tian konferencon, la Ĝenerala Sekretario kunvoku la konferencon sub la aŭspicioj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ĉiu amendo adoptita de plimulto de la Ŝtato-Partioj ĉeestantaj kaj voĉdonantaj en la konferenco estu submetita de la Ĝenerala Sekretario al ĉiuj Ŝtato-Partioj por akcepto.
2. Amendo adoptita laŭ la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo ekvalidos, kiam du trionoj de la Ŝtato-Partioj de ĉi tiu Konvencio estos sciigintaj al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili akceptis ĝin laŭ siaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
3. Kiam amendoj ekvalidos, ili estos devigaj por tiuj Ŝtato-Partioj, kiuj akceptis ilin, dum la aliaj Ŝtato-Partioj restos ligitaj de la preskriboj de ĉi tiu Konvencio kaj de ĉiuj pli antaŭaj amendoj, kiujn ili akceptis.
Artikolo 30
1. Ĉiu konflikto inter du aŭ pli da Ŝtato-Partioj rilate al la interpreto aŭ apliko de ĉi tiu Konvencio, kiu ne estas solvebla per intertraktado, estu submetita al arbitracio laŭ peto de unu el ili.
Se ene de ses monatoj post la dato de la peto pri arbitracio la Partioj ne povas interkonsenti pri la organizo de la arbitracio, ĉiu ajn el tiuj Partioj povas submeti la konflikton al la Internacia Kortumo de Justeco per peto konforme al la Statuto de la Kortumo.
2. Ĉiu Ŝtato povas, ĉe la subskribo aŭ ratifo de ĉi tiu Konvencio aŭ aliĝo al ĝi, deklari, ke ĝi ne konsideras sin ligita de la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo.
La aliaj Ŝtato-Partioj ne estas ligitaj de la paragrafo 1 de ĉi tiu artikolo rilate al iu ajn Ŝtato-Partio, kiu faris tian rezervon.
3. Ĉiu Ŝtato-Partio, kiu faris rezervon laŭ la paragrafo 2 de ĉi tiu artikolo, rajtas iam ajn retiri ĉi tiun rezervon per sciigo al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 31
1. Ŝtato-Partio povas malaliĝi de ĉi tiu Konvencio per skriba sciigo al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
La malaliĝo ekfunkcias unu jaron post la dato de la ricevo de la sciigo fare de la Ĝenerala Sekretario.
2. Tia malaliĝo ne havas la efikon liberigi la Ŝtaton-Partion de ĝiaj devoj laŭ ĉi tiu Konvencio rilate al iu ajn ago aŭ preterlaso, kiu okazas antaŭ la dato, kiam la malaliĝo ekvalidas, nek malaliĝo iel ajn malhelpas la daŭran ekzamenadon de iu ajn afero, kiu jam estas ekzamenata de la Komitato antaŭ la dato, kiam la malaliĝo ekvalidas.
3. Post la dato, kiam la malaliĝo de iu Ŝtato-Partio ekvalidas, la Komitato devas ne komenci ekzamenadon de iu ajn nova afero rilate al tiu Ŝtato.
Artikolo 32
La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj sciigas al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al ĉiuj Ŝtatoj, kiuj subskribis ĉi tiun Konvencion aŭ aliĝis al ĝi, pri la sekvantaj aferoj:
(a) Subskriboj, ratifikoj kaj aliĝoj laŭ artikoloj 25 kaj 26;
(b) La dato de ekvalidiĝo de ĉi tiu Konvencio laŭ artikolo 27 kaj la dato de ekvalidiĝo de iu ajn amendo laŭ artikolo 29;
(c) Malaliĝo laŭ artikolo 31.
Artikolo 33
Ĉi tiu Konvencio, kies tekstoj en la araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana lingvoj estas egale aŭtentikaj, estos deponita ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj transdonas atestitajn kopiojn de ĉi tiu Konvencio al ĉiuj Ŝtatoj.