La letero el GAZA

Mi ricevis la japanlingvan leteron el unu dissendolisto, kiun mi partoprenas. La letero estas sendita de unu Anglalingva literatura profesoro, D-ro A, en A Universitato .

Li sendas sian mesaĝon al la mondo en GAZA kie estas sub elektra paneo, kaj li apenaŭ kontaktas la eksteran mondon per la interreto per generatoro.
Kaj la leteroj estas sendita ĝis 2008/12/28. Post la lasta letero ― anonimulo timigis D-ro A-n ― la membro de dissendolisto ankoraux ne ricevas leteron.

PS. Feliĉe D-ro A ankoraŭ vivas (2008/12/30).


Jen mi ree tradukas ĝin en Esperanton.
以下のメールのネット上の原文はここで読めることがわかりました。英語→日本語のものです。そして脅迫電話(最後のメール)の後もメールが届いていることがわかりました。とりあえず良かった。そして続きのメールは、ここです。

    25 da konstruaĵo estis atakataj el la ĉielo de Israelo. Ĉiuj konstruaĵoj defalis sur la tero. La nombro de la mortintoj jam atingas 250. Kaj la vunditoj estas centoj, sed en la hospitalo(j?), kiu(j) havas malriĉajn kuracilojn, kaj tial la vunditoj ne povas ricevi sufiĉajn kuracadojn. Mi estas sub la elektra paneo, sed mi tajpas ĉi tiun leteron per dizelgeneratoro por sendi mesaĝon al la tuta mondo. Neniu povas uzi eĉ poŝtelefonon ĉi tie!

    Kia vidaĵo estas! Antaŭ kelkaj minutoj mi aŭdis la bruon de la Kassam-raketo lanĉita de Palestino. Kaj sekve plu unu bruon, kaj bruon de eksplodo. La dua bruo estas la misila bruo, kiu estis lanĉita el la aviadilo de Israelo por trafi palestinanojn, mi supozas. Laŭ la novaĵo, kiun mi ĵus aŭkultis, la loko, kiun Apaĉo-helikoptero atakis, estas la refreŝigejo, kiu havas lageton de fiŝ-ludo. La Ŝifa(?)-hospitalo (la plej granda hospitalo en GAZA) publikigis, ke 195 da kadavloj, kaj 570 vunditoj estis enportitaj en si. En ĉiu momento la mortintoj kaj vunditoj amasiĝas. Kaj tio estas nur en la urbo GAZA. Aliaj urboj, vilaĝoj kaj rifuĝintejoj publikigis nenion.
    Kiam mia plej juna filo atendis la lernejan buson, la loko, kie iam estis la lim-gardejo, estis atakita ja tiam. Ĉe la loko, kiu estas en la distanco de 50 metroj de mia filo, du viroj kaj du knabinoj tuj mortis!
    Sub la nigre absolute malluma nokto... Mi komunikas tra la interreto per malgranda generatoro.

    Ĉi-nokte ĉiu ajn timiĝas pro teruro en GAZA. Absoluta mallumo. Infanoj ploras el troa teruro. La nombro de mortintoj estas 206. La kadavroj kuŝas sur la planko de Ŝifa-hospitalo. Kaj vunditoj estas pli multe ol 575, la kuraciloj de la hospitalo estas malriĉaj. La ofico de la hospitalo petas sangontransfuzon al civitanoj. La sindikato de instruistoj protestas kontraŭ la amasbuĉado, kaj ĝi decidis tritagan strikon. La aviadilo de Israelo atakis la orientan parton en la urbo GAZA, kaj multaj homoj mortis kaj vundiĝis. La viktimoj daŭre multiĝas. Troviĝas homoj sub ruboj. Unu virino perdis siajn etajn du filinojn kaj unu filon. Ili estis sur la vojo al la lernejo!

    11:00 ptm. Israela(j?) militaviadilo(j) F-16 denove faris bombadojn. En GAZA oni povas vidi tri TV-staciojn, tamen se oni ricevas aŭ tenas la elektran energion. La bombado el la ĉielo centris en la orientan parton de la urbo GAZA. Unu virino perdis siajn dek familianojn. Nur patrino kaj sola filino postvivis. la filino povis diri nenion por TV. Ŝi diris, ke ŝi ne komprenas tion kio okazis. Ĉie en la urbo panikoj okazas. Ĉiu timas, ĉu la plej malbonaj aferoj okazos. En Egiptio, Jordanio kaj en Libano oni manifestaciis kontraŭ ĉi tiu kruelega bombado. Mortintoj estas pli ol 219. Unu diras, tio estas 225.

    Ĉi nokto estas malvarma por la familioj, kies fenestrovitroj estis rompitaj pro la bombado. Ĉar GAZA estas blokada, oni ne povas akiri novan fenestrovitron, se ĝi estis rompita. La domego(? kvartalo?), en kiu mi loĝas, 7 da apartamento jam tranoktis/as tra tiaj malvarmaj noktoj dum multaj tagoj. La loĝantoj kovras la fenestrojn per lankovriloj. Centoj da domoj estas sub sama situacio! Mi povas diri nur tion.
    Aliflanke Hanija diris pri Hamas en loka TV. Lia diro denove konfirmis, ke li ekzaltas la spiriton, kaj ke Hamas ne cedos. La nombro de mortintoj atingas 210, kaj nombro de gravaj vunditoj estas pli ol 200. Nun! Denove nova bombado en la nordo de GAZA!

    Ĵus kvinfoje bombis dum 10 minutoj. La celoj estis asocioj aŭ soci-agadaj grupoj, kiuj troviĝas en kvartalo multloĝanta. Ankaŭ unu el moskeoj estis bombata. Jam dum 30 horoj ne venas elektro al mi. Mi apenaŭ subtenas mian komputilon per malgranda generatoro. Tio estas por dissendi al la tuta mondo.

    Ĵus anonimulo telefonis al mi de Israelo. Mia plej juna filo parolis. Telefoninto timigis min : Se mi (D-ro A) havas armilon, li atakos mian domon.

―― FINO ――